kapro

*kapr/o

[ZOOLOGIO] G. (Capra) de remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, kun grandaj kornoj kaj barbo ĉe la mentono: kapro mekas; hejma, sovaĝa kapro; tro nutrata kapro fariĝas kiel apro (Z) (feliĉo fierigas); propeka kapro (Z) (kiun la hebrea ĉefpastro ŝarĝis per ĉiuj pekoj de Izraelo).
ibekso, ŝafo.
  • kapra
    Apartenanta aŭ rilata al kapro: kapraj piedoj (Z); kapra grego.
  • kapraĵo
    [KUIRARTO] Viando el kapro.
  • kaprido
    Ido de kaprino.
  • kapridaĵo
    [KUIRARTO] Viando el kaprido.
  • kaprino
    Ino de kapro: satigi la kaprinon kaj konservi la brasikon (K) (domaĝi ambaŭ partiojn); eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas (Z); kaprina lakto.
  • Kaprino
    [ASTRONOMIO] Flaveta ĉefstelo (Capella, α Aurigae) en la konstelacio Koĉero.
  • kaprata acido
    [KEMIO] Saturita grasacido, dekanata acido, C9H19COOH, troviĝanta en la butero de kaprino, bovino kaj kakao.
  • kaprobleki
    Meki.
  • kapropieda
    [MITOLOGIO] Havanta kaprajn piedojn.
  • virkapro
    Virseksa kapro: barboriĉa kiel virkapro; li alportu kiel sian oferon virkapron (X); melki virkapron (vane penadi).

    kapro


    Melki virkapron.Obstina kiel kapro.Propeka kapro.Stulta kiel kaprino.
    boko.ĉamo.kapreolo.kapriolo.mento barbo, kaprobarbo.sovaĝkapro.ŝafbleki.
    barbo. besto. bredi. zoologio.

    Iel rilatitaj:

    arbx barbx bestx bokx bovx bredx zoologix