felo

*fel/o

Kruda besta haŭto kun la haroj, ordinare ne preparita: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon (Z); por li eĉ la muso ne estas sen felo (Z); de unu bovo oni du felojn ne deŝiras (Z); la felo tanadon ne valoras (Z); strato kie oni sekigadis felojn (Z); feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj (Z); mia malgranda fratino, enkudrita en felon de kapro (Z); felsako; (f) la fiera leono deĵetas sian princan felon (Z).
haŭto, ledo, pelto.
  • fela
    El felo: fela ĉapo (Z).
  • felisto
    Pretigisto de feloj.
    tanisto.
  • senfeligi
    Detiri felon de besto: senlanigu, sed ne senfeligu (Z) (pf); (f) nobeleto, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton (Z).
  • senfeligejo
    Laborejo, kie oni pritraktas kadavrojn de bestoj, utiligante ilin por fari gluaĵon, ostpulvoron, bestnutraĵon k.a.
  • Azenfelo
    Fabela princidino, kiu vestis sin per azenfelo.
  • mefitfelo
    Tre ŝatata felo de diversaj sp-oj de la g. mefito, nigra kun blankaj strioj. SIN. skunko 1.
  • Orfelo
    Ora ŝaffelo: (f) jam via nerva mano vian orfelon (blondharan pubon) tuŝis (W).
  • ŝaffelo
    ŝafa felo, uzata por diversaj celoj: antikvuloj uzis ŝaffelon, por kolekti orerojn en riverfluo.
  • Ora ŝaffelo
    1. [MITOLOGIO] Mirakla ŝaffelo, konkerita de Jazono.
    1. [HISTORIO] Kavalirordeno en la Habsburgaj landoj.


    felo

    REVO: [felo]
    haŭto

    Iel rilatitaj:

    astrakanx bestx harx hautx haŭtx materialx robx sakx vestx ĉabrakx ĉifonx ŝtofx