rampi

*ramp/i (ntr)

  1. (pp bestoj ĝenerale senpiedaj) Sin movi per kuntiriĝoj kaj malstreĉiĝoj de la korpo: sur levkojo rampas raŭpo (Z); rampas serpento, limako, vermo.
  1. (vs) Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro per la helpo de la fleksitaj membroj: la tigro alproksimiĝis rampante; ŝi elŝiris el muŝoj la flugilojn kaj lasis ilin poste rampi (Z); la hundo rampadis tute sub la fornon (Z); 'mi ne volas flugi!' diris unu el la idoj, kaj rampis returne en la neston (Z); ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon (Z); ĉe la fortegaj ventpuŝoj oni povis antaŭeniĝi nur rampanten; ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj (Z).
  1. Sin movi en la vertikala direkto, frotante la ventron sur la surfaco: li grimpis sur la arbon kaj rampis tra la truo malsupren (Z); ŝi rampis sur la arbon (Z); li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono (Z); (f) sur la muro rampis sovaĝaj vinberujoj (B); la ruĝaj briloj de l' fajro rampis sur la plafono (B).
  1. Malrapidege antaŭeniĝi: vi ne marŝas, vi rampas!; en la malproksimo oni vidis glitveturilon kaj du homojn rampi sur la ebenaĵo; (f) la vojo rampas sur la senarbaj suproj; la tempo iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo (B).
  1. (f) Malnoble sin humiligi: rampi antaŭ la potenculoj; ne ĉiam ŝiaj pensoj rampis tiel malalte (Z).
  • rampa
    1. Rilata al rampado: rampaj movoj.
    1. [BOTANIKO] Kreskanta pli-malpli horizontale, aŭ per kuŝantaj tigoj, aŭ per horizontalaj radikoj aŭ rizomoj.
    1. (f) Malrapidega.
    1. (f) Humilaĉa: rampaj salutoj.
  • rampado
    Ago de tiu, kiu rampas: la birdeto treme fiksrigardis la rampadon de la kato; (f) genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas (Z).
  • *rampaĵo
    1. = rampulo.
    1. Rampa planto.
  • rampulo
    Animalo, karakterizata de rampado.
  • rampuloj (evi) = reptilioj.
  • elrampi
    1. Eliri, rampante: nia filo apenaŭ elrampis el la ovo (Z); la lumbriko elrampis el la malseka tero (Z); la lertaj pigmeoj elrampas el siaj rokfendoj (Z); el la arbetaĵoj elrampis Helga (Z); la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj (Z); neaŭdeble elrampi el la lito (Z); (f) li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj (Z).
    1. Pene, malfacile kaj malrapide eliri: li perdas la vojon kaj tute ne povas elrampi el la arbaro (Z); (f) se ĉiu volas krei novajn sistemojn, ni neniam elrampos el la sfero de projektoj (Z); (f) mi scias, ke mi neniam elrampos el la grandaj ŝuldoj, kiuj venenas mian tutan vivon (Z).
  • enrampi
    Eniri, rampante: kulo enrampis en la orelon de la princo (Z); en pluva vetero la hundo enrampas internen (Z); truo, tra kiu vi povas enrampi (Z); ŝi petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan keston (Z); (f) la inkubo de la superstiĉo enrampas eĉ tra serura truo (Z); ĉu mi povas enrampi (puŝiĝi) inter la generalojn? (Z).
  • surrampi, suprenrampi (tr)
    Grimpi: sursaltis ili (la ranoj) la ŝtipon aŭ surrampis ĝin (K); li suprenrampis la veturilon (B).

    rampi


    Iel rilatitaj:

    rampulx rapidx