ledo

*led/o

Felo senharigita, tanita kaj preparita por la homa uzado: porka led' ne detruiĝas (Z); kaprida, bovina ledo; mansako el krokodila ledo; rimenoj, ŝuoj, bindaĵoj el ledo; el fremda ledo oni tranĉas larĝe (Z) (oni estas malavara, se oni ne pagas la kostojn. [VIDU] poŝo); ledkuloto, ledjako, ledsako.
jufto, marokeno, pergameno, ŝamo, ŝagrino, veleno. [VIDU] ledopretigisto.
  • leda
    Farita el ledo: leda ŝildo, zono (X), paperujo (B), monujo; ledaj botoj.
  • ledaĵoj
    1. Objektoj el ledo.
    1. Ledaj partoj de soldata ekipaĵo, de ĉevala jungaĵo ks.
  • ledaĵisto
    Tiu, kiu produktas aŭ vendas ledaĵojn.
  • ledimita
    El materialo simila al ledo: ledimita bindo, sako ktp.
  • artledo
    Substanco, konsistanta el diversaj materialoj, prilaboritaj por ricevi la aspekton kaj kelkajn ecojn de ledo.
  • bovledo
    Ledo el bov (in)a felo.
  • brilledo (Z)
    Ledo por ŝuoj, ŝmirita per speciala brila verniso.
  • svedleda
    (precipe pp gantoj) Farita el ledo, kies ekstera flanko estas la karna.

    ledo


    Eble rilatitaj:

    alenx, artx, bestx, bovx, haŭtx, kostumx, materialx, pantalonx, sakx, ŝtofx, ŝux, tukx, vizaĝx,