ansero

[zoologio] Birdo (Anser) el la ordo de anseroformaj, kun longa kolo, larĝa vosto k pinta beko alta ĉe la radiko; la sp. A. anser estas tenata kiel grasa kortobirdo: ansero gakas; fordoni anseron, por ricevi paseron (Z) (stulta interŝanĝo); celante anseron (sovaĝan), li trafis aeron (Z) (fiaskis); la ansero estas la porko de l' hebreo; ansero rostita kun saŭrkraŭto k kneloj.
anaso. [VIDU] anserhepataĵo, anserpaŝo, anservice.
  • (f) Sensperta, senscia homo: provinca ansero (Z); pri la gramatiko, mi estas kompleta anserino (K).
  • ansera
    De ansero: ansera brusto farĉita; anseraj grivoj.
  • anseraĵo
    [kuirarto] Viando de ansero.
  • anserido
    Juna ansero: [kuirarto] anserido kun pizoj.
  • anseroformaj
    [zoologio] Ordo de birdoj, al kiu apartenas anaso, ansero, cigno, mergo k.a. SIN. naĝbirdoj (Anseriformes).

    Iel rilatitaj:

    anasx barbarx berniklx bestx birdx cignx florx kortx plumx