bruto

  1. Besto grege bredata: la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj k sur la ŝafoj (X); vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, nur ĉi tiujn ne manĝu [...] la hirakon, la leporon k la porkon (X); gardi brutojn li scipovis (Z); grandaj, malgrandaj brutoj; ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj (Z).
  1. (f) Homo, gvidata nur de siaj instinktoj: silentu, vi malnobla bruto! (B); li ĉion rigardis sensente kiel bruto.
  • bruta
    1. Rilata al bruto (j): bruta bredado.
    1. Simila al tiu de bruto: kvazaŭ amo estus io pli, ol procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro (Z); drinkejo, kie regis bruta gajeco (Z).
  • *brutaro
    1. Tuto de la diversaj brutoj en unu loko.
    1. Grego.
  • bruteco
    Instinkta sen· prudenteco.
  • brutido
    Ido de bruto: tion oni devas fari ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj (X).
  • brutigi
    Igi iun kvazaŭ bruto: alkoholo brutigas eĉ inteligentulojn.
  • brutisto
    Gardisto de brutoj.
  • ŝarĝbruto
    Bruto, uzata por transporti pezajn ŝarĝojn.

  • Bruto (Z)
    Latina vira nomo.
    bruto

    bruto


    birdokorto. bredbirdoj. brutoj. grego. jugo. kabano. skurĝo. stalo. trogo. veterinaro. vipo.
    animalo. besto. biologio. birdo. bovo. bredi. ĉevalo. kamelo. kampo. mamulo. porko. ŝafo.

    Bildvortaro

    228 : Brutotenado
    228-01 : ĉevalejo
    228-02 : stalfako
    228-03 : stalkoridoro
    228-04 : ponio (rajdponio)
    228-05 : kradvando
    228-06 : substernaĵo
    228-07 : pajlopako
    228-08 : lumiga fenestro
    228-09 : ŝafejo
    228-10 : ŝafpatrino
    228-11 : ŝafido
    228-12 : rako
    228-13 : fojno
    228-14 : laktobovina stalo, bovinejo (brutliga stalo)
    228-15 -16 : liginstalaĵo
    228-15 : ĉeno
    228-16 : pendiga stango
    228-17 : laktobovino
    228-18 : mamo
    228-19 : mampinto
    228-20 : sterkakva kanaleto
    228-21 : kaptilo por bovofekaĵo
    228-22 : mallonga stalfako
    228-23 : melkinstalaĵo, fiŝosta melkofakaro
    228-24 : laborkavo
    228-25 : melkisto
    228-26 : melkilo
    228-27 : laktodukto
    228-28 : aerdukto
    228-29 : vakudukto
    228-30 : suĉilo
    228-31 : luketo
    228-32 : pulsilo
    228-33 : ripoziga takto
    228-34 : suĉtakto
    228-35 : porkejo
    228-36 : junporka fako
    228-37 : trogo
    228-38 : vando
    228-39 : junporko
    228-40 : akuŝa-suĉiga fako
    228-41 : porkino, porkopatrino
    228-42 : porkido (suĉporkido) [ĝis ok semajnoj]
    228-43 : apartiga relo
    228-44 : sterkakva kanaleto

    Eble rilatitaj:

    -ar, barbarx, biologx, furaĝx, kortx,