bleki

  1. Aŭdigi sian voĉon (pp besto): urso blekas (B); ĉevalbleki (Z).

RIM. Pli precizajn verbojn serĉu ĉe la respektiva bestonomo.
  1. (f) Beste krii: kiel pasiaj ĉevaloj, ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo (X); (pj) ĉu vi volas defali de ni, ĉar la senvalora knabino plore blekas? (Z).
  • bleko
    Krio de besto.
  • blekado
    Longa aŭ ripetata bleko: la blekado dolora de l' uro miksiĝis kun la siblanta spirado de l' grandegulo (B); ĝia blekado estas simila al la leona (X).
  • blekegi
    Tre laŭte krii: la hundo metas sin sur min, blekegas (Z); (f) ni ĉiuj blekegas kiel ursoj (Z).
    bleki

    bleki

    REVO: [bleki]
    Akcipitro kriĉas.Anaso kvakas.Bovo muĝas.Cikado ĉirpas.Ĉevalo henas.Hundo bojas, jelpas.Kapro mekas.Kato ŝpinas.Kokino klukas.Koko kokerikas.Kolombo kveras, rukulas.Lupo hurlas, hululas.Muŝo zumas.Najtingalo kantas.Pasero pepas.Porko gruntas.Rano kvakas.Sibli (serpento, kuglo).Ŝafo beas.zeno iaas.
    bruo

    Iel rilatitaj:

    aluatx azenx aŭ! aŭdx be! bestx bojx brux kantx voĉx