rabi

*rab/i (tr)

  1. Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon: havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj (X); vi rabas al via homo ĉion, kion li havas (Z); oni rabas la ŝafaron (X); mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cignajn vestojn (Z); kiu rabas de sia patro, tiu estas kamarado de mortigisto (X); ursino, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj (X); (f) la morto rabis al li la infanon (Z).
    kapti, peli, ŝteli, forporti, forŝiri.
  1. Fari, ke iu perdu ion karan: la rapida kresko de nia afero rabas la dormon al multaj ambiciuloj (Z); malĝojo rabas al li la feliĉon (Z); vi volas rabi de mi la lastan konsolon (Z).
    senigi.
  • rabo
    Ago de tiu, kiu rabas: fari rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon (Z); la rabo de malvirtuloj atakos ilin mem (X); la rabo de Heleno far Pariso; rabobestoj, rabobirdoj. [VIDU] rabirado.
  • rabado
    Kutima ago de tiu, kiu ofte, konstante rabas: oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado (X); Mi (Dio) malamas rabadon kaj maljustecon (X); vivi el rabado.
  • rab (it)aĵo
    Io akirita per rabo: ni plenigos niajn domojn per rabaĵo (X); rabitaĵon ne fidu vane (X). SIN. rabakiro.
    predo.
  • rabema
    Inklina al rabado: la najbara rabema nobelaro (Z); ho rabema filino de Babel! (X).
  • rabisto
    Homo, vivanta el rabado: malriĉulo rabiston ne timas (Z); fremda edzino embuskas kiel rabisto (X); ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj (Z); ludi 'rabistoj kaj ĝendarmoj' (Z); la korto de rabista kastelo (Z).
  • disrabi (tr)
    Dividi inter si rabaĵon: disrabu arĝenton, disrabu oron, senfinaj estas la trezoroj! (X); (f) disrabi la ŝtatajn financojn.
  • forrabi
    Forporti, kiel rabaĵon: mi pensis, ke eble vi forrabos de mi miajn filinojn (X); la malfeliĉa fraŭlino forrabita (fare) de la pigmeoj (Z); la forrabo de la Sabeninoj; (f) ili timas, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la E-istoj ilian liberecon! (Z).
  • prirabi
    Senposedigi iun je io per rabo: lupo ilin prirabos (X); hotelmastroj nur prirabas la vojaĝantojn (Z); la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon (Z) (Kristnaskan); viaj palacoj estos prirabitaj (X); dezertigita kaj prirabita lando (X).

    rabi


    Iel rilatitaj:

    aglx agvarax arestx atakx aĉetx banditx butex fiŝx havx hundx katx lutrx orkx