urso

*urs/o

[ZOOLOGIO] Granda, plandmarŝa, preskaŭ senvosta mamulo (Ursus kaj parencaj g-oj) el la subordo de rabobestoj: la brunaj ursoj (pluraj sp-oj de la g. Ursus); la blanka (polusa) urso (Thalarctos maritimus); urson al mielo oni ne tiras per orelo (Z); li saltas gracie, kiel urso ebria (Z); murmuregas la urso, sed danci ĝi devas (Z); antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon (Z); kiel la leonon tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis (X). [VIDU] ursokavo.
  • ursa
    1. Rilata al urso: ursa nesto; ursa dresado; ursa pelto.
    1. (f) Mallerta: fari al iu ursan kareson (Z).
  • ursino
    Ino de urso: eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris 42 infanojn (X); pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco (X).
  • Ursino
    [ASTRONOMIO] ĉiu el du borealaj konstelacioj, tre proksimaj al la Polusa Stelo: la Granda Ursino (Ursa major), la Malgranda Ursino (Ursa minor); supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino (B); li kreis la Grandan Ursinon (X).
  • lavurso
    Prociono.
  • marurso
    Kn de fokuloj (g-oj Callorhinus kaj Arctocephalus) el la fam. de otariedoj, kun du tipoj de haroj (la mallongaj estas surkovritaj de la pli longaj) kaj kies virbesto ne havas kolhararon.
    marleono.

    urso

    REVO: [urso]
    Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
    danci.norda stelaro.Polusa stelo. rabobesto.Ursa Minor.
    besto.

    Iel rilatitaj:

    arktostafilx bestx stelx