kamelo

*kamel/o

[ZOOLOGIO] G. (Camelus) de remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso, vivantaj en stepoj, uzataj kiel kur- kaj ŝarĝ-bestoj: duĝiba kamelo aŭ Baktria kamelo (C. bactrianus), hejma en C Azio; unuĝiba kamelo aŭ dromedaro (C. dromedarius), hejma de U Saharo ĝis Hindio; Jakob metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn (Z); estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio (N).
  • kameledoj
    Fam. (Camelidae) de parhufuloj, al kiu apartenas kamelo kaj lamo.
  • kamelido
    Ne maturaĝa kamelo.
  • kamelino
    Ino de kamelo: lakto de kamelino.
  • kamelisto
    Kamelpelisto k/aŭ fleganto de kameloj.
  • virkamelo
    Virseksa kamelo.

    kamelo

    REVO: [kamelo]
    Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol porriĉulo eniri en la regnon de Dio.
    besto. bruto.

    Iel rilatitaj:

    bestx brutx trinkx