kuniklo

*kunikl/o

[ZOOLOGIO] Mamulo (unuspecia g. Oryctolagus cuniculus) parenca al leporo, sed i.a. malpli granda, kun malpli longaj postaj kruroj kaj loĝanta en kavaĵoj, kiujn ĝi fosas sub la tero; tre multiĝema kaj ofte tenata kiel dombesto: sovaĝa, doma kuniklo; virkuniklo, kuniklino, kuniklido. [VIDU] miksomatozo.
  • kuniklaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo preparita el kuniklo.
  • kuniklejo
    Loko, en kiu oni bredas kuniklojn, aŭ en kiu ili socie vivas en la naturo.

    kuniklo

    REVO: [kunikl]
    bestotruo. furo, ĉasputoro. garenkuniklo. gareno. Harĉasaĵo (leporo, kapreolo, ktp). Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun. ma.ŝnodo, ŝovnodo, maŝkaptilo. Nomis la leporo la testudon pigra (fablo Kalocsay). Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati du muŝojn per unu bato. Tegmentleporo (slanga nomo de migra kato). ternesto. vinraguo.
    besto. bredi. ĉasi. leporo. mamulo.

    Iel rilatitaj:

    agutix bestx bredx leporx mamulx ĉasx