hufo

*huf/o

[ZOOLOGIO] Ungo de diversaj mamuloj, formanta larĝan piedbazon: hufo de ĉevalo, bovo, porko, kapro; ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj vi povas manĝi (X) [VIDU] bati.
  • hufuloj (ark.)
    Kn (Ungulata) de pluraj ordoj de mamuloj kun pli-malpli hufoformaj ungoj: prahufuloj, neparhufuloj, parhufuloj, prokaviuloj, rostruloj, sirenoj kaj pluraj elmortintaj ordoj.
  • hufumo
    Arkforma plata ferpeco, kiun oni najlas al la piedoj de ĉevaloj, muloj ks, por eviti difektiĝon de la hufoj: la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn (Z) [VIDU] hufferi.
  • neparhufuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Perissodactyla) de hufuloj kun nepara nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. rinocero, tapiro, ĉevalo.
  • parhufuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Artiodactyla) de hufuloj kun para nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. porko, hipopotamo kamelo, cervedoj, ĝirafo, bovedoj.
  • prahufuloj (ark.)
    Kn de pluraj ordoj de fosiliaj hufuloj.
  • unuhufulo (Z)
    Ekvo.

    hufo


    Iel rilatitaj:

    alkx azenx bestx bovx ferx krurx ĉevalx ŝafx