ŝafo
*ŝaf/o
- [ZOOLOGIO] Sp. de ovio (Ovis aries), remaĉanta besto el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, kiun homoj de longe bredas pro viando kaj lano: estas ŝafoj, estos lano (Z); por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston (Z); ŝafo kalkulita ne estas savita (Z); por ŝafo tondita Dio venton moderigas (Z); ŝafo beas; ŝafofelo [VIDU] ŝaffemuraĵo, ŝafripaĵo, ŝafrostaĵo.
- Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de mildeco, savindeco: kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj (X); se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos (Z); mi paŝtos miajn ŝafojn kaj mi ripozigos ilin (X); iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael (N); li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre (N); la fava, la nigra ŝafo (kiu infektas la gregon, kaj (f) suspektinda homo).
- Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de stulteco aŭ grega imitemo: kiel la ŝafoj de Panurgo (kiuj dronis, sekvinte la unuan, ĵetitan en la maron); la pli granda parto de la E-istoj estas kiel blindaj ŝafoj (Z).
ŝafo - [ASTRONOMIO] Boreala konstelacio (Aries).
- Unua signo de la Zodiako, tra kiu Suno pasas de la 21a de Marto ĝis la 20a de Apr.
ŝafa - Rilata al ŝafo (j): havi ŝafan lakton (Z), fromaĝon (Z); ŝafa lano; ŝafa pilafo.
- Havanta unu el la ecoj, atribuataj al la ŝafoj: kun ŝafa mildeco; rigardi kun ŝafaj okuloj; ŝafe sekvi la antaŭirantojn.
ŝafaĵo
[KUIRARTO] Peco el ŝafo, uzata kiel nutraĵo: ŝafaĵo kun majorana saŭco, kun kareo; ŝafaĵo en raguo. ŝafaro - Aro da kune paŝtataj ŝafoj: unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas (Z); ŝafaro harmonia lupon ne timas (Z); (f) la vento pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro (Z).
- (f) Aro de la fideluloj, gvidataj de unu pastro.
grego.
ŝafejo
Loko, kie oni gardas kune la ŝafojn: (f) enlasi la lupon en la ŝafejon. ŝafido
Ido de ŝafino: pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido (Z); prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo (X); mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo (X). ŝafido
[KRISTANISMO] Unu el la simboloj de Kristo: jen la ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! (N). ŝafino
Ino de ŝafo: oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj (Z). ŝafisto
Paŝtisto de ŝafoj. virŝafo
Virseksa ŝafo: li vidis, ke jen virŝafo implikigis per la kornoj en la arbetaĵoj (X).
Esprimoj
Ili estas blindaj kiel ŝafoj.Iri kiel la ŝafoj de Panurgo.Kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (sekvi la antaŭirantojn).Milda kiel ŝafo.Paŝtu viajn ŝafojn.Rigardaĉi kiel ŝafo.
Kelkaj kunmetaĵoj
virŝafo
, ŝafa,
ŝafaro
,
ŝafaĵo
,
ŝafejo
,
ŝaffelo
,
ŝaffemuraĵo
,
ŝafgrifo
,
ŝafhundo
,
ŝafido
,
ŝafino
,
ŝafisto
,
ŝafklabo
,
ŝaflano
, ŝafo,
ŝafrostaĵo
,
ŝafsaltado
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
milda
stulta
obei
bredi
savi
bovedoj
parhufuloj
Arieso
besto
bovo
fromaĝo
grego
hundo
korno
lakto
lano
lupo
murrompilo
ovio
paŝtisto
portegrompilo
trabego
zodiako
Iel rilatitaj:
Ariesx
Kristx
Panurgx
astrakanx
be!
bestx
bovedx
bovx
bredx
brutx
fidelulx
fromaĝx
gregx
hufx
hundx
konstelacix
kornx
laktx
lanx
ludx
lupx
mildx
obex
ovix
parhufulx
pastrx
paŝtx
pilafx
remaĉx
rompx
savx
stultx
trabx
viandx
zodiakx
Ĉeviotx
ĉabrakx
ĉeviotx