renkonti

*renkont/i (tr)

  1. (iun) Veni, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, al iu persono, irante kontraŭdirekte al tiu: pli bone estas renkonti ursinon ol malsaĝulon (X); se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin (X); ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas (Z); la unua renkontita bubo rigardas ilin de alte (Z); tiel en la mondo oni preterpasas sin reciproke, ĝis oni sin denove renkontas (Z) (unu alian).
  1. (ion) Trovi antaŭ si en vivo, legado, socio ks: la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis la gasto (B); ĉar 'ĥ', tiel malofte renkontata, ne povas esti kalkulata (Z); oni ne renkontas en tiu libro la necesan unuecon; renkonti malfacilaĵojn (Z), plenan fiaskon (Z); la pioniroj de novaj ideoj renkontas plej ofte mokon (Z); liaj klopodoj ne ĉiam renkontis simpatian akcepton.
    trafi.
  1. (ion iel) Reagi iamaniere al ia okazaĵo: ankaŭ tiun ĉi baton li renkontas kun la sama vireco (Z); la publiko renkontis tiun ideon kun malkonfido (Z); li malamike renkontas nian aferon (Z); tiu pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon (Z).
    rigardi, trakti.
  • renkonte
    En renkonto: pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte (Z); renkonte al li iris virino (Z); ili ekflugis renkonte al la suno (Z).
  • renkonto
    Kunveno de du aŭ pluraj personoj, venantaj de diversaj direktoj: renkonto de iu kun iu; strangajn renkontojn oni faras en la vivo.
  • renkontiĝi
    Renkonti unu la alian: ili ja renkontiĝis en la arbaro (Z); tie ĉi li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj (Z); riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas, ilin ambaŭ kreis Dio (X); (f) ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino (Z).
  • renkontiĝo
    1. Ago de tiuj, kiuj renkontiĝas: ĉiujara renkontiĝo de E-istoj (Z); (f) per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj (Z).
    1. ĉiu el la bataltempoj de skermado: Laerto en dudek renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn (Z).
  • renkontebla
    Tia, ke oni povas ĝin renkonti: (mi tre amis lin) pro la tre altaj kaj malofte renkonteblaj ecoj de la kapo kaj koro (Z).
  • interrenkonti (ntr)
    Renkontiĝi.

    renkonti


    kunveni.Pasis jam plenaj du jaroj de kiam ni renkontiĝis. Providenca, hazardarenkontiĝo..Tio estis ŝanca renkonto ; mi eĉ ne sciis, ke li estas en mia urbo.trovi antaŭ si.
    akcepti. hazardo. koni. scii. veni.

    Iel rilatitaj:

    akceptx estx hazardx konx scix troviĝx venx vidx