konscienco

*konscienc/o

Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo: pli bona pura konscienco ol malpura potenco (Z); la konscienco lin ne turmentas (Z); lia kulpo peze kuŝis sur lia konscienco (Z); ilin juĝu ilia propra konscienco! (Z); mi ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon (Z); kun plej senhonta konscienco oni rakontas, ke [...] (Z); kovri la buŝon (silentigi la riproĉojn) de sia konscienco (Z); konscienco trankvila estas bona dormilo (Z); konsciencodubo, konsciencoriproĉo.
  • konscienca
    Obeanta al sia devo, akurate zorgega: konscienca laboristo, observanto (Z); fari konscience sian taskon.
  • konscienceco
    Eco de tiu, kiu agas konforme al sia konscienco: konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj; kun tre zorga konscienceco (Z).
  • senkonscienca
    Havanta nenian konsciencon: senkonscienca ŝtelisto.

    konsciencx


    Iel rilatitaj:

    scix