konscii

*konsci/i (tr)

  1. Havi senperan scion pri siaj psikaj fenomenoj, pri la okazaĵoj de sia propra pensado aŭ sensado: estas longe diskutata demando, ĉu la bestoj konscias; kiam la du pingloj estas sufiĉe proksimaj unu de la alia, la paciento konscias nur unu pikon; la malsanulo plu ne konscias; konscii sian korpon (Z); per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon (Z); sian 'mi' li tute ne konsciadis (Z).
  1. Havi klaran scion kaj takson pri siaj agoj, siaj travivaĵoj: ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn? (Z); li konsciis sian senkulpecon (Z); ŝi mem tion ne konsciis (Z); ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago (Z); konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio [...] , (ni) grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo E. (Z).
  • konscio
    1. Senpera scio, kiun la menso havas pri siaj statoj: kiam oni svenas, oni perdas la konscion (B); la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis (Z); antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis (Z).
    1. Klara intelekta kompreno, taksado pri siaj agoj aŭ travivaĵoj: havi konscion pri la malfacileco de sia vivo (Z); oni havas la konscion de sia merito! (Z); (ŝi) kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco (Z).
  • konscia
    Karakterizata de konscio:
    1. konscia movo;
    1. konscia modesteco.
  • konscie
    En konscia maniero: la (proponataj reformoj) estos ne blinde, sed konscie akceptataj (Z); neniun mi iam konscie trompis (Z); ĉiu prudentulo agas konscie (X).
  • konsciigi
    Fari, ke iu konsciu: konsciigi al iu ties kulpon.
  • ekkonscii
    Subite konscii: ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj [...] (Z).
  • memkonscio
    Intensa formo anst. konscio:
    1. per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion (Z);
    1. la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio (Z).
  • memkonscia
    Havanta konscion pri siaj kvalitoj kaj mankoj: ne, respondis Ben, kun memkonscia modesteco (Z).
  • nekonscio
    [PSIKOLOGIO] En freŭdismo, parto de la homa psiko konsistanta el infanaĝaj aŭ eĉ praavaj instinktoj, fremdaj al ĉia morala leĝo aŭ socia konveneco, kiuj estas repuŝataj de la cenzuro kaj tamen potence influas la individuon: la sonĝoj estas unu el la rimedoj, per kiuj oni povas esplori la nekonscion.
  • nekonscia
    Ne aperanta en la klara konscio: nekonscia gesto.
    komplekso, repuŝado.
  • rekonsciiĝi
    Reakiri la konscion: rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu (min) (Z); kiam ŝi rekonsciiĝis (Z).
  • senkonscia
    1. Ne havanta regadon de siaj sensoj: en la tria tago li fariĝis senkonscia (Z); simila al persono baldaŭ svenonta, ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi (Z); senkonscia frenezulo; por ke ili dormu tute senkonscie (Z).
    1. Ne klare sciata, taksata de la menso: senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj (Z); senkonscia dezirego (Z); por peko senkonscia puno nenia (Z); senkonscie vi agis-konscie vi pagos (Z); E-istoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie (Z).
  • senkonscieco
    Eco de io, iu senkonscia:
    1. helpu al mi min levi: ĝi estis nur atako de senkonscieco (Z);
    1. la rigardo vekis Saran el ŝia senkonscieco (Z).
  • senkonsciiĝi
    Perdi la konscion 1.
  • subkonscio
    [PSIKOLOGIO] En la ordinara psikologio, la suba tavolo de la konscio, konsistanta el forgesitaj perceptaĵoj kunigitaj kun sentaj kaj volaj elementoj, kiuj iel influas la pli suprajn konscitavolojn.
  • klaskonscio
    Persona aŭ kolektiva sento pri la socia klaso, al kiu oni apartenas.

    konscii


    Kulpokonscio lin ŝarĝas. Li havas konsciencon, ke la fruktoj de lialaboro neniam pereos.Li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon.
    animo.aŭtomate, senkonscie, senpripense.Decidi laŭ sia konscienco. distingi : rimarki (vidi) aŭ konscii, ke duaferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ionmalgraŭ mallumo aŭ ĝena fono; aŭdi ion malgraŭ bruo epilepsio : malsano(ripeta konscio-perdo, konvulsioj) fiera : tre konscia/kontenta prisiaj meritoj kaj faroj Homo kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo.humila.konscienco : konscio pri bono kaj malbono, pri tio, kion oni devas farikaj tio, kion oni devus ne fari konscii : scii mem pri siaj pensoj kajagoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agojkontricio, pento.koro.kulpa : kiu (konscie) faris ion malbonan malica : malbonintenca;nehonesta; konscie malbonfarema memekzameno.memo, mio, egoo.orienti : konstrui ion (preĝejon,...) tiel, ke la antaŭo estas oriente;doni gvidon; orienti sin: eltrovi, kie oni estas kaj al kiu direkto oniiru; orientiĝi: konscii pri la situacio, en kiu oni troviĝas penti,pentofari.psiko : tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj de homorimarki : ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...) rimorso,memriproĉo.senti : ekhavi per la fingroj, per la haŭto aŭ interne en la korpoimpreson doloran aŭ plezuran; ekhavi impreson agrablan aŭ malagrablan;ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laŭ propra konscioesti ... sento, opinio.skrupulo.sveni : (dum mallonga tempo) perdi la konscion kaj la kapablon movi sin
    justa. justico. kulpa. moralo. prava. psikologio. scii.

    Iel rilatitaj:

    aperceptx aŭtomatx egox honestx instinktx justicx justx kapx kulpx malicx mankx memorx moralx pravx psikologix scix spiritx