miri

*mir/i (ntr)

Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara: ĉiuj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo (N); mi ne miras pri via senscieco; li miris antaŭ tia lukso; la legantoj ne miru, ke ili trovos tiujn samajn erarojn (Z); ni ne miros, se morgaŭ iu dubos, ĉu (Z) [...] ; la homoj miras, kiamaniere povas aperi tiaj fantazioj (Z); mi forte miras, ke mi jam tiel longe ricevis de vi nenian leteron (Z); mi miras, ekscii, ke [...] ; li ne miris plu, ke lia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj (B); (ironie) kaj oni miras, ke ni nomas tiun ĉi landon benita (B); (ark. tr): mi miras la saĝecon de tiu ĉi homo (Z); vi eble mem miros mian paciencon (Z).
  • miro
    Sento, impreso de iu, kiu miras: kun granda miro ŝin rigardis la juvelisto (Z); ne estas granda miro! (Z); sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso (Z); trankviligu vian miron kaj aŭskultu (Z); la miro de Ramzes ankoraŭ pligrandiĝis (B).
  • mira
    Esprimanta miron: stari fikse kun mira rigardado; mire ŝi rigardis la junulojn (B).
  • miraĵo
    Io mirinda: kolonar', kio estas miraĵ' arĥitektura (G).
    mirindaĵo.
  • miregi
    Tre forte miri: kiel miregis la bela Sara pro la amaso da multekostaj objektoj! (Z); esprimo de sincera mirego (Z).
  • miriga
    Kapabla estigi miron: miriga katastrofo (Z); danci kun miriga elasteco (Z).
  • mirigi
    Fari, ke iu miru: kiel mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! (Z); via konduto ŝin forte mirigas (Z); ĝia kolera tono min mirigis (Z).
  • mirinda
    Tia, ke oni prave miras pri ĝi: ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! (Z); mirinda elpensaĵo, lerteco.
  • mirindaĵo
    Io mirinda: la tuta mondo estas vico da mirindaĵoj (Z); [HISTORIO] la sep mirindaĵoj de la mondo; la mirindaĵoj de la moderna scienco.
    miraklo.
  • mirinde
    En mirinda maniero: ŝi estas mirinde simila al sia patrino (Z); la lingvo estas mirinde facila por lerni (Z).


    Brila, mirinda interpretistino de Ifigenia. Filmo mirinde komponita. La frueco de lia inteligento estas mirinda. La miriadoj da steloj sur la nokta ĉielo. La mirinda instinkto de abelo. mirrakonto Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro (kiu) ŝutas polvon en la okulojn (por blindmirigi). Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras. Tomato, ajlo kaj olivoleo mirinde akordas. Vivi en mirinda simpatio.
    mirakl(aĵ)o. mirakla. stranga. surprizi.
    admiri bela. religio. speciala. spektaklo. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    Alicx admirx afekcix belx fremdx ha! rakontx religix scix simpatix specialx spektaklx strangx surprizx teatrx ŝatx