stranga

*strang/a


Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, kaj per tio kaŭzanta miron: oni diras, ke 'gh' kaj 'jh' estas strangaj por la okuloj, sed por la komencantoj ĉio estas ja stranga, la tuta ideo de arta lingvo estas ja por ili stranga (Z); ĝi estas stranga miksaĵo el legendoj, historioj, preĝoj kaj festaj kantoj (Z); tio estas efektive stranga ideo doni al mi punĉon kaj varman salmon (Z); du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon (Z); kian strangan stratbaron oni tie starigis! (Z); stranga estas la tempo, en kiu ni vivas (Z); pro stranga koincido de cirkonstancoj (Z).
bizara, ekstravaganca, fremda, kurioza, originala.
  • strange
    En stranga maniero: kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo! (Z); strange ŝi portis somerajn vestojn kaj samtempe galoŝojn (Z).
  • strangaĵo
    Io stranga: li meditis pri la tuta strangaĵo, kien li vidis ĉirkaŭ si (Z); oni neniam vidis tian strangaĵon.
  • strangeco
    Eco de io stranga: tiu strangeco ekzistas nur en la komenco (Z).
  • strangulo
    Homo stranga.

    stranga


    Kiu stranga muŝo vin pikas?.Pro stranĝa koincido de cirkonstancoj.
    ekstravaganca.fremda.freneza. groteska.kurioza.nenormala.originala.
    miri.

    Iel rilatitaj:

    bizarx fremdx gravx kuriozx mirx scix