solvi

*solv/i (tr)

  1. [KEMIO] Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason: solvi salon en akvo (B); amonio klora (amonia klorido) 0,5, zinko sulfura (zinka sulfato) 1,25, solvu en akvo distilita 200 (Z); natria jodido solvita en acetono; (f) la larmosolvita stilo de Baghy (K).
    emulsie, fandi.
  1. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo: solvi enigmon, malhelpaĵon, konflikton, malfacilaĵon; solvi ĉiujn disputojn kaj dubojn en lojala interkonsento (Z); la vivo mem jam longe solvis la demandon (Z); Salomono solvis al si ĉiujn ŝiajn demandojn (X); solvi la intrigon.
  • solvo
    1. [KEMIO] Ago solvi.
    1. Respondo al dubo, demando; klarigo de problemo, de implikita situacio: vi ne trovus la solvon de mia enigmo (X); la fabelo havas harmonian solvon (Z).
  • solva
    Rilata al solvo: solva varmo, povo.
  • solvado
    Agado de iu aŭ io solvanta:
    1. faru la solvadon kun zorgo;
    1. la komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj duboj (Z).
  • solvaĵo
    [KEMIO] Tuto de la solvita (j) substanco(j) kaj de la ĝin (ilin) solvinta likvo: solvaĵo de natria klorido; diluita, koncentrita solvaĵo.
    suspensio.
  • solvanto
    [KEMIO] Substanco, per kiu oni solvas.
  • solvant (um)i
    [KEMIO] (tr) Provizi molekulon per tavolo aŭ ŝelo da solvanto unu- aŭ kelk-molekulojn dika: solvanti per akvo estas hidrati; solvantiĝa varmo (varmefiko ĉe solvado).
  • solvebla
    Tia, ke ĝi povas esti solvita: solvebla metalo (B); solvebla problemo.
  • nesolvebla
    Tia, ke ĝi ne povas esti solvita: nesolvebla metalo (B); nesolvebla problemo.
  • solviĝi
    Iĝi solvita:
    1. naftaleno bone solviĝas en benzeno; (f) sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en la dirita gento (Z); ĉiam pli densiĝante, la nuboj en la pasinta jaro solviĝis per fulmotondro (Z);
    1. la enigmo simple solviĝas (Z).
  • solvilo = solvanto.
  • desolvi
    Deigi per solvado: la sigelvakso desolviĝis (Z); la ekstera falsa brilaĵo desolviĝas (Z).
  • dissolvi
    Disigi en solvo: la petrolo dissolvos tiun rustan kruston; (f) la fantomoj dissolviĝis en nebulon (Z); en la Kristana urbo la sorĉo dissolviĝos (Z).
  • dissolvo
    1. Ago de iu, kiu dissolvas.
    1. Progresiva malfermado aŭ fermado de la objektivo de kamerao: malferma dissolvo (iom-post-ioma malfermiĝo de la obturatoro en 96 bildoj); ferma dissolvo (per kiu oni sammaniere finas unu planon); kruca dissolvo (per kiu oni anstataŭigas planon per alia, finante la unuan per ferma dissolvo kaj samtempe komencante la duan per malferma dissolvo).
  • pseŭdosolvaĵo
    [KEMIO] ŝajna solvaĵo: koloida pseŭdosolvaĵo (SIN. solo), konsistas el solidaj eroj (koloideroj) inter 0,2.10Ëï kaj 2.10˹² m), homogene disigitaj en likvo.
  • sensolve
    Ne atingante solvon: sensolve diskuti.

    solvi

    REVO: [solvi]
    Analizi solvaĵon.demando solvota.diluita.diveni : kompreni, solvi sen scio.Elĉerpi ĉiujn eblojn de solvo.elturniĝi : trovi ian (ne antaŭe pripensitan) solvon en malfacilasituacio (el/turn/iĝ/i).En tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.fluajo.koncentrita.La opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo.la situacio neprigas drastan solvon.Lesivo = koncentrita solvaĵo de potaso aŭ, sodo.parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo aŭ oleo.Per unu fojo: solvi ĉion, naski du infanojn.problemo : io, kio estas malfacile solvebla aŭ klarigebla; io, por kiosolvo aŭ klarigo estu trovita (scienca problemo, ŝak-problemo.).sagaca : povanta rapide kaj bone malkovri aferojn kaj lerte eltrovimanierojn por solvi malfacilaĵojn.Sagaca solvo de ŝakproblemo.simpla : sen komplikaĵoj; facile solvebla; unu-parta.siropo : suker-solvaĵo, ofte kun aldono de aromaĵo, frukta suko,medikamento.solvajo.solvi : trovi la respondon al problemo aŭ enigmo; likvigi, miksante kunlikvo (ekzemple: solvi sukeron en akvo).solvi enigmon, malhelpajon, konflikton, malfacilajon, disputojn,demandonZ, problemo, mistero.tinkturo : likva farbo por kolorigi ŝtofon, harojn. per sorbado;solvaĵo (de kurac-herbo) en alkoholo.Tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon.Trovi la solvon de enigmo.
    demandi. fiziko. kemio. likvo. problemo. pruvi. respondi. scii.

    Iel rilatitaj:

    acetonx afinx benzolx bufrx demandx fizikx gasx kemix komplikx likvx materialx problemx proponx pruvx respondx salx scix sukerx