veki

*vek/i (tr)

  1. (iun) Interrompi ies dormon: se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas (Z); senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon (Z); nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras por veki tiu el lia dormo (N); (f) veki iun el distreco (Z); veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton! (Z).
  1. (ion) ĉesigi la kvieton de io, kion oni vigligas: Dio vekas nian konsciencon, kiam ni tion plej malmulte atendas (Z); veki la atenton de la aŭskultantoj (B); ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas (Z); por kio veki senbezone la danĝeron? (B); veki malproksimajn rememorojn (Z); veki kaj venki la apation; veki dormantajn energiojn; funebra sono vekis la eĥojn de la valo (B).
  1. (ion) Naski, estigi: veki la deziron legi (Z); tio certe pli vekis ridon ol edifon (Z); raportoj liaj vekis en Hamleto envion (Z); veki la apetiton (Z); veki dubon, simpatian eĥon ĉe la legantoj, la publikan intereson; tiu demando vekis multe da disputoj kaj malpaco (Z); veki tumulton (Z), ribelon; la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe (X); terurovekantaj legendoj (Z).
    levi, provoki, iniciati.
  • veko
    Ago de iu, io vekanta: la sonorilo batas je la sesa por la veko; (f) malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko (Z).
  • veka
    Rilata al la veko, kapabla veki: la veka trumpetado; amorveka sinteno.
  • vekiĝi
    1. Rekonsciiĝi el dormo: li vekiĝis de sia dormo kaj diris (X); ŝi vekiĝis el terura sonĝo (Z).
    1. Plivigliĝi: siaj rememoroj vekiĝis (Z); en lia koro vekiĝis sovaĝaj instinktoj, sopiroj kaj bedaŭro; vekiĝis en li la voĉo de la konscienco (B).
    1. Naskiĝi, estiĝi: vekiĝas la vento (Z); sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero (B); la E-a movado ĵus vekiĝis en la lando.
      ĝermi, burĝoni.
  • vekiĝo
    ŝanĝo de stato de tiu, kiu vekiĝas: ju pli bela la sonĝo, des pli dura la vekiĝo; (f) la vekiĝo de la orientaj landoj.
  • vekiteco
    Stato de iu, kiu estas vekita: tion mi vidis en plena vekiteco.

    veki


    agi.burĝoni.dormi.elŝiri sin el dormo.elvoki.En plena vekiteco.Esti vekita.estigi.frumateni.ĝermi.horloĝo.inciti.iniciati.instigi.interrompi ies dormon.je la ellitiĝo, ĵus ellitiĝinte, eksalto, ekstaro.kaŭzi.komenci.konsciiĝi.krei.kvieta.laca.levi.lito.maldormo.malfermi la okulojn.manifestiĝi.mateno, tagleviĝo, tagiĝo.matutino.naski.provoki.Rememorojn veki, elvoki.revi.rezultatigi.sonĝo.stimuli.vekiteco.vekiĝi.vigla.
    agi. aktiva dormi. laca. memori.

    Iel rilatitaj:

    agx aktivx atentx dormx elvokx estigx horloĝx komencx lacx litx manĝx memorx printempx revx