koncentri

koncentr/i (tr) (8)

  1. Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro: koncentri trupojn, ŝipojn; koncentrado de kapitalo; (f) koncentri sian atenton, sian malamon sur iun; ni koncentru niajn penadojn sur la junularon; koncentri sin (streĉi siajn intelektajn fortojn).
  1. [KEMIO] Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto: koncentrita nitrata acido, koncentrita lakto.
  • koncentriĝi
    Iĝi koncentrita: la vivo iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj (Z); oficejo, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj (Z); ĉiuj rigardoj koncentriĝis al li; (f) komence liaj pensoj koncentriĝis sur la mono (B); ĉiuj fortoj de sia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj (Z).
  • koncentriteco
    Grado, laŭ kiu koncentriĝis solvaĵo.
  • koncentrejo
    Barakaro, en kiu homoj estas koncentritaj aŭ por faciligi ilian proviantadon, aŭ por amaspunadi ilin.
  • biokoncentriĝo
    [EKOLOGIO] Pliiĝo de la koncentriteco de toksa substanco en vivuloj, de la malsupraj al la supraj ĉeneroj de nutroĉeno.
    bioakumuliĝo.
  • malkoncentri
    1. [KEMIO] Dilui.
    1. Fordisigi.
  • sinkoncentrado
    Streĉado de ies intelektaj fortoj.

    koncentri

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Aŭŝvicx akumulx atentx densx prizonx