dormi

*dorm/i (ntr)

  1. Esti en tiu stato de korpa k intelekta senaktiveco, kiu ordinare okazas ĉiunokte, k estas necesa por ripozigi la homojn k la bestojn: la infanoj jam dormas (Z); dormi profunde, kiel gliro; dormi delikate, kiel leporo; iri dormi (Z); kiel oni sternas, tiel oni dormas (Z); lupo dormanta ŝafon ne kaptas (Z); nia sukceso ne lasas ilin dormi (Z); li dormas jam per la fera dormo (mortis).
    kuŝi, ripozi.
  1. (f) Ne agadi, resti senaga: Londono longe dormis (Z); la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn (Z); ankoraŭ Dio ne dormas (Z); ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas (Z); dormi ŝtonan dormon (B).
    inerta.
  1. [BOTANIKO] (analoge, pp organo) Esti en stato de portempa ĉeso de disvolviĝo pro fiziologiaj aŭ klimataj kaŭzoj: dormanta burĝono.
    inhibi.
  • dormo
    1. Stato de dormanto: dormo estas frato de morto; la dorm' estas bona, se mankas la mono (Z); ŝuldo dormon detruas (Z); senlaboreco dormon alportas (Z); neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo (Z); kiam vi leviĝos de via dormo? (X); bonan dormon!; paroli el la dormo; eliras kun postdormaj okuloj (Z).
    1. Senaktiveco, senprogreso.
      letargio, marasmo, stagno.
    1. [BOTANIKO] Stato de dormanta organo: dormo de semo, de burĝono.
  • dormado
    Longedaŭra dormo: longa dormado ŝuldojn kreskiĝas (Z).
  • dormanto
    Persono en dorma stato: la legendo pri la Sep dormantoj; ho, la bela dormantino!
  • dormegi
    Profunde dormi: dormego falis sur ilin (X).
  • dormejo
    Loko destinita por dormi, en gimnazio, liceo, kazerno ks.
    dormĉambro.
  • dormema
    1. Inklina al dormo: dormema infano, kato; dormemulo havos sur si ĉifonaĵon (X).
      maldiligenta.
    1. Inklina al ekdormo: post la manĝo mi sentas min dormema; havi dormemon.
  • *dormeti
    Delikate dormi; dormi kun interspacoj de maldormo: mi estas tre laca, diris avino, lasu min nun iom dormeti (Z); li sidas apud la forno k dormetas; ne lasu viajn palpebrojn dormeti (X).
  • dormigi
    1. Fari, ke iu dormu: la patrino lulante dormigas la infanon; dormigi pacienton per kloroformo.
    1. (f) Trompante trankviligi: dormigi la suspektojn de iu (B).
      hipnotigi, narkozo.
  • dormiga
    Donanta dormon: opio estas dormiga.
  • dormigilo
    Dormiga substanco.
  • dormilo
    Kio igas dormi: konscienco trankvila estas bona dormilo (Z).
  • duondormi
    Dormeti: li troviĝis en stato duondorma (Z).
  • ekdormi
    Komenci subite dormi: eĉ unu ekdormeton mi ne faris la tutan nokton.
  • endormigi
    Dormigi: endormigi per kantado (Z); (f) vi mian cerbon kvazaŭ endormigis (Z).
  • endormiĝi
    Iom post iom fali en dormon: pace mi kuŝiĝas k tuj endormiĝas (Z); (f) se eĉ tiu ĉi ideo endormiĝadus je tutaj dekjaroj (jardekoj), ĝi jam neniam mortos (Z).
  • fordormi (tr)
    Perdi pro la dormo: fordormi la okazon (Z).
  • gedormi
    (fm) Seksumi, kunkuŝante.
  • maldormi
    Sin deteni de dormo dum la kutima dormtempo: li maldormis jam, tri noktojn apud la malsana patro; feliĉa la homo, kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj! (X); se la Eternulo ne gardas urbon, tiam vane maldormas la gardanto (X); mi dormis, sed mia koro estis maldorma (X).
    vigli.
  • maldorm(ad)o
    Stato de tiu, kiu ne lasas sin al dormo: en siaj maldormadoj (Z).
  • maldormema
    Atenta ne lasi sin kapti de dormo.
    vigli.
  • preterdormi (tr)
    Preterlasi pro dormo: se ni ne volas esti kulpaj, ke ni preterdormis gravajn cirkonstancojn (Z).
  • sendorma
    1. Ne povanta dormi: resti sendorme tutajn noktajn horojn.
    1. Ne alportanta dormon: sendorma nokto.
  • sendormeco
    Malsana stato, en kiu oni ne kapablas trovi dormon.
  • tradormi (tr)
    Pasigi dormante: tradormi la nokton (Z).
  • vintrodormado
    [ZOOLOGIO] Speco de letargia stato, en kiun venas dum vintro iuj mamuloj (ekz-e gliro, marmoto, vesperto k.a.).
    diapaŭzo, kvieco.

    dormi


    Aerumi la litaĵon.Alkatenita al la lito.Apenaŭ teni la okulojn malfermitaj.Aranĝi, pretigi liton.Avidi ripozon.Bezoni dormi.Bonan dormon, bonan sonĝon.Cedi al dormo.Ĉu vi satdormis ?.De tri tagoj mi ne fermis la okulojn.Dormego falis sur ilin.Dormi kapo ĉe kapo.Dormi kaŭre en la lito.Dormi profunde ; kiel gliro, marmoto ; unuokule, lepore, delikate kielleporo ; per peza dormo.Dormi ĉe malfermitaj fenestroj.Dormi ŝtonan dormon, la dormon de justuloj.Dormo donas konsilojn.Dormo profunda, peza, eterna.Duloka lito.Ekspedi la infanojn en la liton.Ektreni iun el la lito.Eliri kun postdormaj okuloj.Ellitiĝi.En plena vekiteco.Enlitiĝi.Enŝovi la kapon en kusenon.Estas la horo, kiam la infanoj iras dormi.Esti en duondormo.Esti vekita.ĝiaj okuloj preskaŭ fermiĝas de dormemo, de laciĝo.Ĝemela lito.Hamako.Havi trankvilan dormon.Interpreti sonĝojn.Iri dormi.Kapa parto de la lito.Kapkuseno.Kiel oni sternas, tiel oni dormas.Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.Klaplito.Leviĝi antaŭ la tago, kun la suno.Lito : litkadro, somiero, matraco.Lukti kontraŭ dormo.Luli bebon al dormo.Malaperi kiel malbona sonĝo.Oscedi.Palpebroj pli kaj pli pezas.Paroli dum la dormo.Pasigi la nokton maldorme.Peplomo.Perdi la dormon.Plumono.Rabi la dormon.Resti sendorme tutajn noktajn horojn.Ronki per longaj tiroj.Sendorma nokto.Senti sin dormema.Siesti.Ŝiri iun el la dormo.Somnambulo.Somnoli.Sonĝi.Subpremata de dormo.Ŝanĝi la tukojn de sia lito.Tradormi la nokton.Tranokti en iu loko, sub libera ĉielo.Turniĝadi, ruliĝadi en la lito.Vekiĝi de bruo.Vekiĝi el dormo, ĉe la aŭroro.Vigle salti el la lito.
    nokto kokeriko Z. Krio de koko. Sin. kikeriko.

    Bildvortaro

    Dormoĉambro


    51-01 : dormĉambra ŝranko; vestoŝranko; altŝranko
    51-02 : tolaĵfako
    51-03 : rotanga fotelo; korbofotelo
    51-04 : duobla lito; parlito; gea lito (5-16)
    51-05 : litframo
    51-06 : piedtabulo de lito
    51-07 : matracujo kun latfundo
    51-08 : kaptabulo; litkapo
    51-09 : lita superkovrilo; tagkovrilo
    51-10 : nokta kovrilo; superkovrilo (lit- kovrilo); stebita kovrilo
    51-11 : litotuko, tola tuko
    51-12 : matraco (specoj: risorta, lasteksa, ŝaŭmŝtofa) kun drelika tegaĵo
    51-13 : saniga kuseno, nukokuseno
    51-14 : kapkuseno
    51-15 : kapkusentegaĵo
    51-16 : tiko (ŝtofo por plumsako)
    51-17 : librobreto
    51-18 : legolampo
    51-19 : noktŝranko; ŝranktableto
    51-20 : tirkesto
    51-21 : nokta lampo
    51-22 : elektra vekhorloĝo
    51-23 : gravuraĵjo; grafikaĵo; bildo
    51-24 : bildokadro
    51-25 : litflanka tapiŝeto
    51-26 : plentapiŝa planko; tapiŝplanko
    51-27 : tualeta seĝo
    51-28 : tualetŝranko
    51-29 : parfumŝprucigilo
    51-30 : parfumflakono
    51-31 : pudrujo
    51-32 : kremujoj; beleckremo
    51-33 : harbroso
    51-34 : tualetspegulo
    51-35 : ĉambroplanto (ekz. fikuso)

    Iel rilatitaj:

    amfetaminx anestezx arsacetinx atentx aŭrorx baj! barbiturx benzodiazepinx bildx diligentx dormomalsanx fotelx framx frux glirx hipnotx horlox inertx inhibx kikerikx kokerikx kokx konsilx kovrx kusenx kuŝx lacx lampx letargix litx marasmx marmotx matracx narkozx noktx plumonx revx ripozx sakx satx seksumx somierx sonĝx stagnx sternx tikx trankvilx tualetx tukx vekx vespertx viglx