miopa
*miop/a
- [MEDICINO] Havanta nenormale mallongan vidkapablon, kaj ne povanta klare distingi malproksimajn objektojn: miopaj okuloj; miopulo.
- (f) Ne kapabla havi larĝan vidon de la aferoj; atenta nur al la detaloj aŭ malgravajoj: tiam vi, miopuloj, miros, kiel ĝi okazis! (Z).
miopeco
Stato de iu miopa. malmiopa
Hipermetropa.
Iel rilatitaj:
ametropx
atentx
memorx
okulx