observi

*observ/i (tr)

  1. Rigardi kun daŭra atento, por esplori: tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon (Z); observi la astrojn (B); observi ies agojn (B); mi kun la infanoj speciale observos vin (Z); matronoj, kiuj observas, ke oni kondutu bonorde (Z); observu bone, kiu venas! .
    konsideri, ekzameni.
  1. ĝuste fari tion, kio estas postulata, ordonita, preskribita: observi disciplinon (Z), principon (Z), programon (Z), regulon (Z), leĝon (X), la Interligon (X), instruon (X); por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton (Z); observi la morojn de la patroj (X); se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon (X); tiu ordono de la estraro ne multe estis observata (Z); en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro (Z); tiun ĉi fojon almenaŭ la rito estis observita.
    obei, plenumi, sekvi, konformiĝi.
  • observo
    Ago observi kaj ties rezulto: fari astronomiajn observojn; kolekto da observoj pri la tifoida febro; studo pri kala-azaro surbaze de 20 observoj.
  • observado
    Ago de tiu, kiu observas:
    1. la observado de la preterpaso de la sovaĝa armeo (Z); posteno de observado; la observado de la suno, de malsanulo; homo sub polica observado;
    1. severa observado de la regularo.
  • observanto
    1. Homo, kiu observas: la fenomeno aperis al la observanto, kiel serio da nigraj makuloj; li estis observanto de strangaj ritoj.
    1. Persono kiu ĉeestas konferencon, asembleon ks, sed ne havas la plenajn rajtojn de partoprenanto: pluraj ŝtatoj sendis observojn al la packonferenco; Svislando ne estas membro de UN, sed havas statuson de observanto; malgrandaj Landaj Asocioj havas observojn en la komitato de UEA.
    1. [POLITIKO] Sendito de neŭtrala organizo aŭ ŝtato, de UN ks, kiu kontrolas la plenumon de batalhalto aŭ armistico, la okazigon de baloto ks: la registaro invitis diverslandajn observantojn al la balotoj (M).
  • observejo
    Loko, de kie oni povas ion observi.
    observatorio.
  • observisto
    Maristo, komisiita observi de sur iranta ŝipo.
  • observigi
    Fari, ke iu observu (regulon ks), aŭ ke io estu observata.
  • malobservi
    Ne fari tion, kio estas ordonita.
    malobei, rompi, transpaŝi.
  • kaŝobservi
    Spioni, gvati.

    observi


    Iel rilatitaj:

    astronomix atentx daktiloskopix gvardix memorx okulx plenumx vidpunktx vidx