investi

invest/i (Z) (tr)

  1. Solene enoficigi: investi ambasadoron (Z); episkopon, novan direktoron.
  1. [FINANCO] Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, kiel ekz. por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn ks: ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investadi.
  1. (vs) Doni destinon al ŝparita mono: investi en oro, akcioj, konstruaĵoj k.a.
  • invest (ad)o
    Ago de tiu kiu investas:
    1. investado de imperiestro;
    1. investado de freŝaj kapitaloj; ŝtata, privata investado.
  • investaĵo
    Aĵo, aĉetita por investi 3.
  • investaĵoj
    1. La investitaj kapitaloj: la sumo de la investaĵoj determinas la nivelon de la dungigado.
    1. Aĵoj (konstruaĵoj, maŝinoj ks) rekte destinitaj al produktado kaj nerekte al konsumado.
  • reinvesti
    Investi denove ian liberigitan sumon: la hipoteka prunto estas repagota dum la venonta monato, kaj nenio estis decidita pri la reinvesto.

    investx


    Iel rilatitaj:

    akcix pagx