asekuri

  • Protekti kontraŭ riskoj, per unufoja aŭ perioda pagado de monsumo tiucela al asocio aŭ kompanio, kiu promesas kompenson por eventuala perdo, difekto, vundiĝo ks: asekuri domon kontraŭ incendio, pakaĵon kontraŭ ŝtelo, la krurojn de dancistino kontraŭ akcidento; asekuri sian vivon; asekuri aŭtomobiliston kontraŭ korpodifektiĝoj, agrikulturiston kontraŭ veter·plagoj.
  • (f) Sekurigi: sia sorto tiam ŝajnis jam asekurita: ŝi amis (Z); laboro asekuras kontraŭ mizero (Z); asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo (Z).
    certigi, gardi.
  • asekura
    Rilata al asekuro: privata, ŝtata asekura kompanio; asekura agento, kontrakto.
  • asekuro
    Kontrakto por asekuri k la protekto, kiun ĝi liveras: asekuro de (iu) kontraŭ (ia risko) pri (repago de kostoj) laŭ (iu asekursistemo) ĉe (difinita okazaĵo) por (la menciita favorato); individua, kolektiva, socia asekuro.
    asekurpreninto, premiumo.
  • asekuraĵo
    La objekto, pro kies eventuala difektiĝo aŭ perdo oni devas ricevi kompenson.
  • asekurato
    Persono, kovrita en asekura poliso.
  • asekurebla
    Tia, ke oni povas ĝin asekuri: asekurebla risko.
  • asekuristo
    Asekura agento, peranto aŭ kompanio.
  • kontraŭasekuri (evi) = reasekuri.
  • kontraŭasekuro de premiumoj
    Vivasekuro, kiu garantias retropagon de la pagitaj premiumoj, se la asekurito mortis antaŭ la fino de la kontrakta daŭro.
  • kunasekuro
    Asekuro, subskribita samtempe k sendepende inter si de pluraj asekuristoj, kiuj kune asekuras la tuton de la risko, ĉiu laŭ propra procento de la risko k de la premiumoj.
  • reasekuri
    Asekuri parton de la risko de asekura kompanio.
  • reasekuro
    Ago reasekuri.
  • retroasekuro
    Reasekuro de jam reasekure akceptita kontraktaro.
  • sinasekuro
    Ago de organizaĵo ŝpari rezervan monon en fonduso; tiel ke eblos estonte mem pagi damaĝojn pri iu risko sen la bezono de asekuro.
    abandonx, certx, domx, loĝx, pagx,

    Iel rilatitaj:

    abandonx agentx akcidentx aktuarix aŭtomobilx certx difektx domx gardx incendix individux kolektivx kompanix kompensx kontraktx kostx loĝx pagx perdx plagx polisx premiumx protektx riskx socix vivx vundx ŝtelx