aboni


Ricevadi, laŭ kontrakto k post pago, dum difinita tempo, gazeton, komercaĵon, fervojbileton, telefonservon ks: mi abonas la Gazeton de Anoncoj (Z); aboni loĝion en la teatro; li volu sciigi min, ĉu li abonos la Bibliotekon (Z).
RIM la signifon ' mendi, pagi por la abono, ekaboni'; kiom da abonitaj ekzempleroj de 'E-isto'? (Z).
  • reaboni (tr)
  • Renovigi abonon: ni petas reaboni! (Z).
  • abono
    1. Tiucela kontrakto: akcepti la novajn kondiĉojn de abono (Z); kiel provo rekomendas sin la abono de kvin membroj po 0,90 fr (Z); abonkarto, abonprezo.
    1. Daŭro de tiu kontrakto: via abono finiĝas en Majo; ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero (Z).
  • abonanto
    Tiu, kiu abonas ion: varbadi novajn abonantojn (Z); literaturaj gazetoj malofte trovas sufiĉe da abonantoj, por memstare vivi; rilato inter abonantoj k ilia abonata gazeto (Z).
  • abonebla
    Tia, ke oni povas ĝin aboni: per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la plej malriĉa amiko (Z); tiu suplemento ne estas abonebla aparte.
  • abonpago
    Kosto de la abono: la amikoj, kiuj ne alsendis ankoraŭ [...] abonpagon por la jaro 1893 [...] (Z).
  • ekaboni (tr)
    Kontrakti abonon.
  • malaboni (tr)
    ĉesigi sian abonon.


  • Mi petas reaboni. Rilatoj inter abonantoj kaj abonata gazeto.
    Aboni gazeton, revuon, servon, dissendolisto. abonilo. abono. kontrakti. malaboni. prezo. ricevi. Subskribi abonon. Suplemento ne abonebla, aparte abonebla. Varbi novajn abonantojn. Via abono finiĝas en majo.
    financo.

    Iel rilatitaj:

    aĉetx financx kontraktx mendx pagx prezx revux ricevx