amortizi

  • [financo] Nuligi ŝuldon per regulaj (monataj aŭ jaraj) parto· pagoj: tiu ŝtata de· prunto estos amortizita en dudek jaroj.
  • [financo] En la jaraj kontoj de entrepreno aŭ de privatulo, kalkuli la malplivaloriĝon de elementoj de fiksa aktivo laŭ ilia probabla daŭro: la aĉetprezo de aŭtomobilo estas amortizota en kvin jaroj.
  • [fiziko] (pp laŭtempe sinsekvaj osciloj) Malpliigi la amplitudon laŭ la tempo: amortizita, neamortizita oscilado.
    atenui.
  • amortizo
    Tiurilata ago, procezo aŭ fenomeno: amortizo de prunto, de ŝuldo; la amortizo de la maŝinaro, de la konstruaĵoj; amortizo de kordvibrado; amortizo de oscilcirkvito.
  • amortiza
    Rilata al amortizo: amortiza rezistanco.
  • amortizilo
    Aparato por amortizi. [VIDU] sku· sorbilo.
    aŭtomobilx ,

    Iel rilatitaj:

    atenux aŭtomobilx balastx elektrx kontx pagx partx pruntx skux sorbx ŝuldx