butiko

ejo, kie oni vendas po· detale:butiko de necesaĵoj, ludiloj, sukeraĵoj, spicoj; butiko de ŝuflikisto.
budo, magazeno. [VIDU] bazaro.
  • butika
    Rilata al butiko: butika tablo (X) ( [VIDU] bufedo); se ilin gvidus interesoj 'butikaj', ili tute ne laborus por E. (Z).
  • butiki (ntr)
    Teni butikon.
  • butikego = magazeno 2.
    ĉenbutiko, superbazaro.
  • butikisto
    Tenanto de butiko: ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto-pro la kaĉo! (Z); ruinigitaj butikistoj (Z).
  • butikumi (ntr)
    Viziti la butikojn, por rigardi aŭ aĉeti la vendataĵojn.
  • telebutikumi (M)
    Fari perkomputilajn aĉetojn.
  • trabutiki
    Butikumi.
  • ĉenbutiko
    ĉiu el la butikoj apartenantaj al unu sama entrepreno, kiu centralizas la aĉetojn k liverigas ilin rekte en la butikojn.
  • fruktobutiko
    Butiko, kie oni vendas fruktojn.
  • lavbutiko
    Butiko, kie oni lavas la tolaĵojn de la klientoj.
  • tolaĵbutiko
    Butiko, kie oni vendas nur tolaĵojn.
    butiko

    butiko

    Bildvortaro

    349 : Benzinstacia butiko


    349-01 : murhorloĝo
    349-02 : ĉampanbotelo
    349-03 : vinbotelo
    349-04 : viskibotelo
    349-05 : sortimento de krakfrandaĵoj kun ĉipsoj, ternuksaj pufvermoj, ternuksoj kaj salstangetoj
    349-06 : lunĉangulo
    349-07 : kafaparato
    349-08 : termobotelo
    349-09 : kafotasoj
    349-10 : kafoglasoj
    349-11 : teleroj
    349-12 : lunĉotablo
    349-13 : koktelseĝo
    349-14 : laktokruĉeto
    349-15 : garnituro salujo-piprujo
    349-16 : baldakeno
    349-17 : manĝkarto aŭ menuo
    349-18 : fotoj de ofertataj pladoj
    349-19 : varmocirkuliga bakforneto por revarmigi pretbakaĵojn
    349-20 : mikroonda forneto aŭ mikroondilo
    349-21 : bakaĵvitrino
    349-22 : helikokuko
    349-23 : bulko
    349-24 : kornobulko
    349-25 : kolbasetbulko
    349-26 : varmiga lampo
    349-27 : fridbretaro
    349-28 : kolbaso
    349-29 : fromaĝo
    349-30 : jogurto
    349-31 : laktotrinkaĵoj
    349-32 : bretaro por kosmetikaĵoj
    349-33 : vundoplastro (gluplastro)
    349-34 : unuuza razoklingo
    349-35 : virinhigienaj artikloj
    349-36 : haŭtlocio*
    349-37 : lavpulvoro
    349-38 : furaĝo en konservujo
    349-39 : seka katfuraĝo
    349-40 : luanto de benzinstacio
    349-41 : iluminita kasoŝildo
    349-42 : baterioj por elektraj etaparatoj
    349-43 : cigaredoj en kartono
    349-44 : cigaredoj en skatolo
    349-45 : tabakpaketoj
    349-46 : maĉgumo
    349-47 : kaso
    349-48 : luma kasindikilo
    349-49 : strikoda legilo
    349-50 : kreditkarta legilo
    349-51 : monertelero
    349-52 : dolĉaĵoj
    349-53 : gumursetoj (fruktogumo)
    349-54 : glicirizaĵfadeno
    349-55 : ŝlosilpendaĵo
    349-56 -59 : glaciaĵkesto
    349-57 : glaciaĵo
    349-58 : glaciaĵo sur tigo aŭ tigoglaciaĵo
    349-59 : glaciaĵpokalo
    349-60 : bierboteloj
    349-61 : bierbotela rako
    349-62 : refreŝigaj trinkaĵoj en 1,5-litraj reprenboteloj
    349-63 : bukedoj
    349-64 : bukedarvazo aŭ akvujo por bukedoj
    349-65 : ĵurnaloj
    349-66 : revuoj
    349-67 : motorflegaĵoj kaj lubrikaĵoj
    349-68 : kvin-litra rezerva kanistro aŭ kruĉo
    349-69 : pedala rubujo
    349-70 : stratomapo
    349-71 : mapo
    349-72 : stratoatlaso
    349-73 : glacviŝaj gumoj
    349-74 : sparkiloj
    349-75 : vicampoloj
    349-76 : dudek-litra rezerva kanistro aŭ kruĉo
    349-77 : aŭtomata vitropordo
    349-78 : alarmŝaltilo
    349-79 : pordoferma instalaĵo
    349-80 : movsensilo
    349-81 : lumŝildo
    349-82 : aŭtolavejo
    349-83 : fuelputo

    350 : Benzinstacio


    350-01 : preztabulo
    350-02 : ciferecaj numeroj
    350-03 : miksaĵpumpilo por dutaktaj motoroj
    350-04 : mezurcilindro
    350-05 : aŭtolavejo (lavinstalaĵo)
    350-06 : enirejo
    350-07 : rotaciaj brosoj
    350-08 : indikilo de lavprogramoj
    350-09 -11 : polvosuĉilo
    350-10 : hoso de polvosuĉilo
    350-11 : hospendiga hoko
    350-12 : senpolviga stablo por matoj
    350-13 : aŭt(omobil)isto ĉe preno de benzino
    350-14 : klapo de benzinujo
    350-15 : motoroleo
    350-16 : motoroleŭjo
    350-17 : benzinkanistro aŭ benzinkruĉo
    350-18 : rubujo
    350-19 : aŭtopneŭo aŭ aŭtomobila radbendo
    350-20 -24 : kontrolilo de pneŭopremo (mezurilo de pneŭopremo)
    350-21 : premaera hoso
    350-22 : aerujo
    350-23 : manometro
    350-24 : aerpleniga konektilo
    350-25 : aŭt(omobil)istino ĉe ĝustigo de aerpremo
    350-26 : akvositelo
    350-27 : permana glacviŝilo
    350-28 : kruĉo kun akvo
    350-29 -39 : fuelpumpilo por kvar diversaj fuelspecoj
    350-30 : indikilo de fuelkvanto
    350-31 : indikilo de fuelprezo
    350-32 : pagenda sumo
    350-33 : lumsignalo
    350-34 : pumpilnumero
    350-35 : pumpilhoso por normala fuelo (normala benzino) kun oktannombro 91
    350-36 : pumpilhoso por superfuelo (eŭro-Super) kun oktannombro 95
    350-37 : pumpilhoso por super-plus- fuelo kun oktannombro 98
    350-38 : dizela pumpilhoso
    350-39 : pumpilkrano (pumpilpistolo)
    350-40 : viŝpaperdonilo
    350-41 : viŝpapero (papera viŝtuko)
    350-42 : fajroestingilo
    350-43 : benzinstacia butiko

    Iel rilatitaj:

    apotekx aĉetx bazarx budx detalx kuirx magazenx meblx pagx salonx sukerx vendx