medio

medi/o (3)

  1. La materia spaco (senviva kaj eventuale viva), ĉirkaŭaĵo, en kiu troviĝas korpo, estaĵo: [KEMIO] reakcia medio; [EKOLOGIO] tera, akva medio; ĉiu vivulo devas adaptiĝi al sia medio; [BIOLOGIO] influo de la medio sur la evoluo de la specioj; [BAKTERIOJ] medio favora al kultivo de mikrobo (buljono, gelateno ks).
    biotopo, habitato, ekosistemo. [VIDU] medimalpurigo, mediaktivulo, medihigieno medikrompago, medikvalito, medinormo, mediproblemo, mediprotektado, medirendimento, mediservo, mediutiliga spaco, medizorgo.
  1. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilato; en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio; influo de la medio sur la talento de artisto.
    atmosfero, etoso.
  1. [EKOLOGIO] La tuto de la senvivaj kaj vivaj faktoroj en la ĉirkaŭaĵo de vivulo, al kiuj ĝi rilatas en ekosistemo.
  • ekstera medio
    [BIOLOGIO] (pp vivulo) La ekstero kaj (pp plurĉela vivulo) la kavoj kontinuaj kun la ekstero (ekz. digestotubo, spirvojoj).
  • interna medio
    [BIOLOGIO] (pp plurĉela vivulo) Interĉela likvo: la interna medio de la vertebruloj konsistas el sango kaj limfo; konstanteco de la interna medio. [VIDU] homeostato.
  • media
    Rilata al la medio.
  • mediologio
    Studo de la rilatoj inter la vivuloj kaj ilia medio: histologia mediologio.
  • mediafabla = mediindulga.
  • mediindulga
    [EKOLOGIO] Karakterizanta produkton, produktoprocezon aŭ kondutmanieron, kiu kaŭzas relative malmultajn aŭ neniujn mediproblemojn.
  • medikonscia
    [BAKTERIOJ] [BIOLOGIO] Konscia pri la malbonaj efikoj de produktoj, produktoprocezoj kaj kondutmanieroj al la medio.
  • kultivmedio, nutromedio
    [BAKTERIOJ] [BIOLOGIO] Nutra preparaĵo, uzata por kultivi mikrobojn, ĉelojn, histojn ks.
  • vivmedio
    Tuto de la cirkonstancoj naturaj kaj kulturaj, influantaj ĉion vivantan kaj la homan aktivadon.

    medix


    Iel rilatitaj:

    biosferx biotopx ekologix lokx materialx pagx problemx