ĝiri

ĝir/i (tr) (8)

  1. [FINANCO] Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia: K-do B. ĝiris hodiaŭ per ŝtata banko la sumon de 200 eŭroj en la konton de SAT.
  1. [FINANCO] (ark.) = endosi.
  1. ŝanĝi la direkton de veturilo: vi tro abrupte ĝiris vian veturilon.
    halsi, turni. [VIDU] ĝirindikilo.
  1. [KEMIO] Turni (dekstren aŭ maldekstren) la polarizan ebenon: dekstrenĝira, maldekstrenĝira substanco.
  • ĝiro
    Ago ĝiri 1 kaj 2, kaj konsekvence, subskribo de ĝiranto.
  • ĝirado
    Agado de ĝiranto: ĝirado de kambio; la U formaj ĝiradoj estas malpermesitaj en kelkaj urboj.
  • ĝiraĵo
    La ĝirita papero aŭ sumo.
  • ĝiranto
    Tiu, kiu ĝiras.
  • ĝirato
    La havonto de ĝirita papero aŭ sumo.
  • ĝirebla
    Tia, ke oni povas ĝin ĝiri.
  • ĝirejo
    Loko, kie la vojo pli-malpli forte kurbiĝas: tro rapide preni ĝirejon; danĝera blinda ĝirejo (kie la postĝireja parto de la vojo ne estas videbla); harpingla ĝirejo (kiu, en montaro, kuniĝas du sinsekvajn paralelaksajn pecojn de la sama vojo).
  • ĝirilo
    Formulpapero por transpagi sumon aŭ ĉekon.

    ĝiri


    Iel rilatitaj:

    alonĝx asignx aŭtomobilx blinkx pagx