kotizi

kotiz/i (ntr)

Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celitaĵo: kotizi por la organizo de kongreso, la starigo de monumento; listo de la kotizantoj.
  • kotizo
    1. Sumo, per kiu oni kotizas al io: s-ro N. ricevos la kotizojn por la bankedo.
    1. Sumo, kiun oni regule pagas por membri en organizaĵo: rajton sendi delegitojn havas nur tiuj grupoj, kiuj pagas ian kotizon al la centra kaso (Z); la nombro de la delegitoj devas esti proporcia al la alteco de la kotizo (Z); listo de la SAT-perantoj kun la kotizoj por 2001.
    1. La regula pago, kiun faras asekurito al sia mutuala aŭ sociala asekurkaso.
  • kotizado
    Ago de tiu, kiu kotizas: kotizado al tia humana iniciativo estas simple devo.

    kotizx


    Iel rilatitaj:

    -an pagx