bankroti

  1. [financo] ĉesigi la pagon de siaj ŝuldoj pro nepagipovo leĝe konstatita: ne nur komercistoj, sed ŝtatoj povas bankroti.
  1. (f) Fiaski, ne povi plenumi planon: la Dia pardono, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn niajn kulpojn (Z).
  • bankroto
    1. Stato de bankrotinto. [VIDU] bankrotaranĝo.
    1. [juro] Leĝa agnosko k reguligo de la nepagipovo de ŝuldanto, kies aktivojn oni metas sub tribunalan kontrolon, por posta likvido favore al la kreditoroj: deklari bankroton; proceduro de bankroto; sen kulpa, fraŭda bankroto.
  • bankrota
    Karakterizata de bankroto (j): bankrota situacio; (f) li pri mono k konscienco k pri sia bona nomo fariĝis tute bankrota (Z).
  • bankrotinto , bankrotulo
    Iu bankrotinta: kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas (Z).

  • Iel rilatitaj:

    fiaskx fraŭdx kambix komercx kreditorx kulpx likvidx pagx ŝuldx