varo²

var/o² (4)

  1. Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco: putremaj varoj (kiuj putras, se la vendado aŭ transportado estas tro malrapida); eksporti, importi doganpagajn varojn; rompiĝemaj varoj.
  1. [FINANCO] Iu ajn materia aŭ nemateria aĵo, kiun oni povas uzi por kontentigi bezonojn.
  • varejo
    Loko, en magazeno, kie oni tenas provize la varojn.
  • nutrovaroj
    Varoj, uzataj por la nutrado de homoj.
  • skribovaro
    ĉiu varo uzata en kontoro, sekretariejo ks: butiko de skribvaroj; skribvarejo.
  • ŝutvaroj
    Varoj ekspeditaj sen pakumo.
  • var/o³
    [ELEKTRO] Praktika elektra mezurunuo de neaga povumo.
  • Var/o
    1. Provenca rivero (7°12'E, 43°39'N).
    1. Francia departemento (6°E, 43°30'N).


    varo


    Asekuro kontraŭ averioj de fervoje transportataj nutrovaroj. Garantii pri la kvalito de varo. La ŝipo sinkis sub la okuloj de la konvojistoj, pereis, iris al la fundo, dronis kun homoj kaj varoj, (kun : homoj kaj musojn), apike alfundiĝis. Oferti, proponi varon al kliento.
    artiklo. ekspedi. eksporti. frajto. importi. kargo. kvalito. modelo. paki. specimeno. staplo. stoko. ŝarĝi. volvi.
    komerco. kvalito. kvanto. pagi. ŝipo.

    Eble rilatitaj:

    agenturx, akaparx, artiklx, aŭtomobilx, debitx, deprecx, fervojx, importx, karx, pakx, proponx, ŝarĝx, skribx, vagonx, veturx,