foiro

*foir/o

Granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp: la Paska foiro (Z); la Liona, Lepsika foiro; en K. ĉiujare okazadis tre vizitata foiro (Z); industria foiro (ekspozicio de produktoj, specimenoj ks, kie renkontiĝas produktistoj kaj gravaj aĉetistoj), universala foiro.
bazaro, merkato.
  • foira
    Rilata al foiro: foira tempo (Z).
  • foirego
    Tre grava foiro, kie la klientoj estas mem komercistoj, industriistoj ks.
  • foirejo
    Loko, sur kiu okazas foiro: sur la Lepsika foirejo (Z).
  • foiristo
    Tiu, kiu havas budon en foiro.

    foirx


    Iel rilatitaj:

    bazarx pagx ĉarlatanx