koeficiento

koeficient/o (1)

  1. [MATEMATIKO] Konstanta grando, per kiu oni multipliku variablon: en la polinomo
  1. x² + 4x + 5 la nombroj 3, 4 kaj 5 estas koeficientoj.
  1. [FIZIKO] Grando, karakterizanta la influon de materia propreco aŭ de fizika strukturo sur fizikan interrilaton: en fizikaj ekvacioj koeficientoj aperas kiel faktoro k, kun kiu variigebla grando x estas multiplikata, por ricevi novan grandon y: y = kx.
  • koeficiento de atenu (iĝ)o
    [ELEKTRO] [MATERIISMO] Grando, egala al la kvociento de indico de atenuiĝo per kilometra longo de la lineo; simbolo: α (alfa).
  • koeficiento de fazo
    [ELEKTRO] [MATERIISMO] Grando, egala al la kvociento de indico de fazo per la kilometra longo de la lineo; simbolo: β (beta).
  • koeficiento de interindukto
    [FIZIKO] Interinduktanco.
  • koeficiento de propago
    [ELEKTRO] [MATERIISMO] Kompleksa grando, egala al la kvociento de la indico de propago per kilometra longo de la lineo; simbolo: γ (gama).
  • dunomiala koeficiento
    Unu el la nombroj (”) = n!/(n - k)! k! , la koeficientoj de x en la n-a potenco de la binomo 1 + x.
  • kunvarianca koeficiento
    [STATISTIKO] (pp du stokastaj variabloj X kaj Y) La kunvarianco de X kaj Y, dividita per la produto de la norma devio de X kaj la norma devio de Y.
  • temperatura koeficiento
    1. [FIZIKO] (inter difinitaj temperaturoj) Kvociento de la variado de la koncerna propreco per la temperatura diferenco, kiu produktas ĝin.
    1. [FIZIKO] (je difinita temperaturo) Limvaloro de la meza koeficiento, se la temperatura diferenco estas tre malgranda.

    koeficientx


    Iel rilatitaj:

    pagx