tarifo

tarif/o (1)

  1. Difinita monsumo, pagenda por la impostoj, metitaj super importaĵoj aŭ eksportaĵoj de varoj: levi, malaltigi la tarifojn.
  1. Difinita monsumo, ŝuldata al la dogano por difinitaj kategorioj de varoj: preferaj, privilegiaj tarifoj (malaltigitaj por la importaĵoj el unu favorata lando); reprezaliaj tarifoj (altigitaj por la importaĵoj el konkurencdanĝera lando ks); batalado pri tarifoj.
  1. Prezo fiksita por iu servo: la poŝtaj, telefoniaj tarifoj; [TRAFIKO] diferenciga tarifo (tarifo, konsentanta malaltigon de la transportkostoj laŭ certaj veturdistancoj aŭ laŭ certaj varoj, por favori iajn regionojn); noktokurenta tarifo ( [ELEKTRO] tarifo de elektra konsumado, malaltigita dum la noktaj horoj); tarifo de la manĝvagono.
  • tarifi (tr)
    Difini la tarifon de varo aŭ servo.
  • tarifaro
    Tuto de la tarifoj por specifaj servoj (ekz. por la diversaj asekurtipoj de asekura kompanio).

    tarifx


    Iel rilatitaj:

    pagx