tributo

tribut/o (1)

  1. Sumo da mono aŭ kvanto da valoraĵoj, periode pagata de princo, tribo, regno ks, kiel signo de dependeco, aŭ kompenso pro protekto, aŭ sekve de traktato: la mano de diligentulo regos, sed mano maldiligenta pagos tributon (X); ĉu konvenas doni la tributon al Cezaro aŭ ne? (N); submeti iun popolon al tributo.
  1. (f) ĉio, kion oni donas, faras, liveras kiel ateston de respekto ks: floroj estis la tributo de ŝiaj admirantoj; pagi al granda homo sian tributon da laŭdoj, da admiro.
  • tributi (tr)
    Pagi kiel tributon: la negra reĝo devis tributi cent elefantajn dentegojn ĉiujare; (f) tributu al Dio gloron kaj potencon (X).
  • tributulo
    Tiu, kiu pagadas tributon: se Anglujo volas plue resti fidela tributulo de Danujo (Z); la princino de landoj fariĝis tributulino! (X).

    tributx


    Iel rilatitaj:

    pagx