imposto

impost/o (1)

[FINANCO] Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp: pagi sian imposton per mono, per naturaĵoj; imposto por la domposedantoj; imposto pri la aŭtomobiloj, la rentoj, la tabako, la benzino; sur neniun el la pastroj vi devas meti imposton (X); Salomono prenis imposton de la tuta Izrael (X); urba, provinca, ŝtata imposto; kolekti la impostojn.
akcizo, dogano, tributo, depago.
  • laŭenspeza imposto
    Imposto, bazita sur la sumo de ies enspezoj dum difinita periodo.
  • nerektaj impostoj
    Impostoj, enkalkulitaj en la prezoj de varoj kaj sekve ne rekte pagataj de la konsumantoj.
  • rektaj impostoj
    Impostoj pagendaj senpere al la ŝtato, urbo ks.
  • imposti (tr)
    Leĝe meti imposton sur iun aŭ ion: imposti vinon, alkoholaĵojn; imposti fortan depagon al provinco, lando.
  • impostebla
    1. (iu) Tia, ke ĝi devas pagi imposton.
    1. (io) Submetebla al imposto.
  • impostisto
    Kolektisto de impostoj: la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio (N).
  • imposteviti
    Ruze atingi, ke oni ne pagu imposton.
    fraŭdi, kontrabandi.
  • ekoimposto
    [EKOLOGIO] Impostsistemo, en kiu konsiderinda parto de la impostopagoj rilatas al la mediproblemoj kaŭzataj de iuj produktoj, produktoprocedoj aŭ kondutmanieroj: ekoimposto estas ankaŭ nomata 'verda imposto'.
  • senimposta
    Ne submetata al imposto.
  • superimposti (tr)
    Meti kroman imposton sur ion aŭ iun.
  • limimposto
    Dogano 1.
  • diferenciga limimposto
    Dogano, kiun ŝtato metas por havigi al si rimedojn kontraŭ aliaj ŝtatoj sub apartaj cirkonstancoj.
  • pontoimposto
    Imposto pagota, por trapasi ponton.
  • salimposto
    Imposto de la uzado de salo.
  • sangimposto
    (f) Devigo de la milita servado.
  • spezimposto
    Imposto, kiu en kelkaj landoj estas kalkulata ne laŭ la profitoj de firmo, sed laŭ la sumo de ties enspezoj.
  • terimposto
    Imposto super la posedata tero.

    imposto

    REVO: [imposto]
    Akcizo. Alte procenta imposto. Fiska leĝo. Fisko. Imposteviti. Imposton krei, kolekti. Laŭenspeza imposto Loĝantaro ŝarĝita, elsuĉita, sufokata per (de) pezaj impostoj. Meti imposton sur iun, ion ; super la aŭtomobiloj, pri lukso. Pagi pezan imposton. Pagi sian imposton per mono, per naturaĵoj. streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon.
    mono riĉa

    Iel rilatitaj:

    AVI afidavitx akcizx baremx deklarx monunux monx pagx riĉx spezx vendx ŝarĝx