kvita
*kvit/a
- Plene liberigita je ŝuldo: post tiu ĉi pago mi estos kvita al vi; li ne estos kvita per dek mil dolaroj; bieno kvita de ĉiu hipoteko; ni sekve nun estas kvitaj (Z) (unu kontraŭ la alia).
- (f) Plene liberigita je devo: li kredas per ĉi tio esti tute kvita je la postuloj de ĝentileco.
kvite - En kvita maniero: inter ni kvite-reston al Dio ni lasu! (G).
- Interj-a esprimo de definitiva rifuzo: Traktato? Mi ĝin jam finis, ŝiris-kun traktatoj kvite! (G).
kvitigi
Fari iun kvita: tiu lasta pago kvitigas vin kontraŭ mi. kvitiĝi
Fini sen ŝuldo la kalkulojn kun iu: mi kvitiĝos kun vi la venontan monaton; ne esperu kvitiĝi per ia sekigita sturgeto! (Z); (f) kvitiĝas servo per reservo (Z).
kvitx
Iel rilatitaj:
anuitatx
buĝetx
pagx