banko

  1. [financo] ŝtata institucio aŭ privata entrepreno, kiu plenumas tre diversajn financajn operaciojn, rilatajn ekz-e al pruntoj, kambioj, vendo k aĉeto de biloj, ĉekoj ktp: havi krediton ĉe sia banko.
  1. [medicino] Publika aŭ privata servo, destinita kolekti, konservi k distribui al la pacientoj iajn vivajn organojn aŭ substancojn: banko de sango, de okuloj, de osto, de spermo.
  1. ĉia sistemo, kiu kolektas, konservas k disponigas informojn.
  1. [LUDOJ] La sumo de la mono, kiun havas antaŭ si la tenanto de kelkaj monludoj: rompi la bankon (gajni la tutan sumon).
  • emisia banko
    Banko, kiu estas privilegie rajtigita de ŝtato eldoni mon·biletojn.
  • gena banko
    [biologio] Kolekto de klonoj de mikroboj, en kiu ĉiu klono enhavas kopiojn de kelkaj fremdaj genoj.
  • hipoteka banko
    Banko, kiu, akirinte kapitalon per eldono de hipotekaj biloj, pruntedonas tiun monon al proprietuloj de nemoveblaĵoj kontraŭ hipotekrajto super tiuj.
  • banka
    Rilata al banko 1: banka firmo, bileto.
  • bankestro
    Bankiero.
  • bankismo
    La banka sistemo, branĉo de la ekonomia aktiveco, kiu kreas krediton k faciligas pagojn.
  • bankisto
    Oficisto en banko.
  • datenbanko
    [komputiko] Datenaro, organizita por ke la datenoj estu facile k rapide troveblaj k eventuale ŝanĝeblaj: rilata datenbanko.
    Uzu informbanko (anatataŭ daten-)
  • deponbanko
    Banko, kies specialaĵo estas preni monon en gardon je iu interezo k ĝin reprunti je pli alta interezo.
  • diskontobanko
    Banko kiu limigas sian aktivecon al la financado de popartopagaj aferoj.
  • informbanko
    Servo, kiu kolektas, organizas k disponigas informojn.
    biblioteko.
  • ŝparbanko
    ŝparkaso.
    banko

    banko

    REVO: [banko]
    amortizi.asigni.bankestro.bankiero.bankisto.bankkonto.bankroti.bankroto.bilo.ĉeko.datumbanko (informbanko)deponbanko.deponi.diskonti.emisii.garantii.investi.kambio.komandito.konverti.likvidi.rezervi.spekuli.
    borso. financo. pagi.

    413 : Banko I


    413-01 -17 : memserva areo
    413-01 : enirpordo
    413-02 : antaŭĉambra kartolegilo por malfermi enirpordon
    413-03 : enirejo al klientejo
    413-04 : monaŭtomato
    413-05 : ekrano
    413-06 : monsumenigaj butonoj
    413-07 : PIN-eniga butonaro (PIN: Personal identification Number, persona identiga numero)
    413-08 : kartoeniga fendo
    413-09 : moneliga fendo
    413-10 : kvitancoeliga fendo
    413-11 : presilo por konteltiro
    413-12 : konteltiro
    413-13 : gvatokamerao
    413-14 : pupitro
    413-15 : formularujo
    413-16 : informafiŝo
    413-17 : fendo por leteroj
    413-18 : banka klientino
    413-19 : eŭroĉeka karto
    413-20 : nomo de la emisia kreditinstituto
    413-21 : kontonumero
    413-22 : validdato
    413-23 : kartonumero
    413-24 : monkarta blato
    413-25 : nomo de kartoposedanto
    413-26 : magnetostrio (dorsflanke)
    413-27 -29 : kreditkarto (debetkarto)
    413-28 : nomo de kreditkarta kompanio
    413-29 : reliefe pregita kartonumero
    413-30 : ĝirmandato (pagilo)

    414 : Banko II


    414-01 -38 : klientohalo (giĉethalo)
    414-01 : klientserva tablo
    414-02 : kasgiĉeto
    414-03 : banka dungito aŭ bankisto
    414-04 : banka kliento
    414-05 : persona komputilo (PK)
    414-06 : klavaro
    414-07 : muso
    414-08 : kaŝita alarmbutono
    414-09 : bankbilet-aŭtomato funkciigebla de dungito
    414-10 : tirkesto
    414-11 : antaŭpresitaj formularoj
    414-12 : bankbilet-nombrilo
    414-13 : klasilo aŭ diselektilo de bankbiletoj
    414-14 : tabla kalkulilo
    414-15 : ultraviola monbileta ekzamenilo
    414-16 : monerrako
    414-17 : elektronika monpesilo
    414-18 : sekvaklienta distancilo
    414-19 : prospektobretoj
    414-20 : prospekto
    414-21 : formularfakaro
    414-22 : kurzotabulo
    414-23 : ĝirokesto por enĵeti ĝirmandatojn kaj ĉekojn
    414-24 : klienta skribopupitro
    414-25 : formularujo
    414-26 : globkrajono
    414-27 : enirejo al trezorĉambro
    414-28 : gvatokamerao
    414-29 : aktoŝranko
    414-30 : dokumentovalizo
    414-31 : plantoj kiel spacodividilo
    414-32 -37 : klientserva grupo (konsultejo)
    414-33 : seĝo de konsilanto (servodungito)
    414-34 : skribotablo
    414-35 : broŝuroj
    414-36 : frontoplato de skribotablo
    414-37 : gastoseĝo
    414-38 : fenestro
    414-39 : preterpasantoj

    Iel rilatitaj:

    akreditivx bankierx bibliotekx bilancx biletx bilx borsx financx hipotekx informx kambix kestx kostumx kreditx monx pagx pruntx riĉx sumx ĉekx ŝparx