sumo

*sum/o

  1. [MATEMATIKO] La rezulto de adicio: 5 estas la sumo de 3 kaj 2; (f) la pensoj de Helga prezentis al ŝi tage kaj nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo (Z); ĉi tio estis la magra sumo de ĉiuj liaj penoj; la sumo de la bonoj kaj malbonoj; logika sumo = disjunkciaĵo.
  1. Difinita kvanto de mono: ŝi donis al mia dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis (Z); ĝi enskribu tiun sumon, kiel mian ŝuldon (Z); pagado de grandaj sumoj (Z); ronda sumo (Z) (sen decimaloj aŭ sen unuoj).
  1. Titolo de verko, kiu pritraktas, pli-malpli detale, ĉiujn partojn de filozofio, scienco: la Sumo de Tomaso el Akvino; tiu libro estas vera sumo de la hodiaŭaj scioj pri la nukleo.
  • sume
    1. Adiciante ĉion: tiom por la vojaĝo, tiom por la manĝo, tiom por la loĝado, sume 100 eŭroj ĉiutage.
    1. Konsiderante ĉion: sume, li ne intencas veni; sume, unu piedbato sur la postaĵon estas pli klara.
      entute, totale.
  • sumero
    [MATEMATIKO] Termo de sumo.
  • sumigi
    Adicii (pf): se oni sumigus ĉiujn mizerojn kaŭzitajn de la milito [...] .
  • sumilo, sumigilo
    1. Ilo, kiu sumigas operaciojn, mezurojn ks: sumigilo de kalkulilo, de meteologia registrilo.
    1. [KOMPUTIKO] Cirkvito por kalkuli la sumon de du nombroj: paralela, seria sumigilo.
      aritmetikilo.
  • *resumi
    Vd resumi.
  • statsumo
    [FIZIKO] (pp diskretaj distribuoj) Normiga faktoro de la probablodistribuo de fizika sistemo laŭ statistika ensemblo.
    statintegraĵo. [VIDU] resumi.
  • vendosumo
    1. [KOMERCO] En komerca entrepreno, la totalo de la efektivaj vendoj.
    1. [FINANCO] En borso, la tuto de la negocoj dum difinita periodo.

    sumo


    Deponi sumon en la manojn de triulo (kiel garantiaĵon). Ili ludiskartojn je grandaj sumoj.Li ne volis sin devontigi (en la futuro) al pagado de grandaj sumoj.Ludi pri alta sumo.
    adicioparta sumo.rezultosumo : [8 estas la sumo de 3 kaj 5, aŭ de 1, 3 kaj 4]; kvanto da mono(ekzemple: la sumo pagenda); sume: ĉio kune; sumigi: adicii la tuton
    komerci. matematiko. pagi. resumo

    Iel rilatitaj:

    adicix akreditivx apuntx asignx bankx bilx buĝetx ciferx deficitx deponx komercx kostx matematikx monx pagx resumx rezultx tutx vendx ĉekx