fulgo

*fulg/o

  1. Nigra densa substanco, devenanta de nekomplete forbrulinta karbono: kamentubo plena de fulgo. [VIDU] fulgopordeto.
  1. Restaĵo el la forbrulintaj gasoj, kiu lasiĝas en la cilindroj de eksplodmotoro.
  • fulgi (ntr)
    Produkti fulgon: la petrollampo fulgas; fulganta flamo.
  • fulgero
    Ero de fulgo, kiu, en multfabrikaj urboj, defalas de la fumnuboj.
  • fulgokolora
    Nigra kiel fulgo.
  • senfulgigi
    1. Forskrapi la fulgon de kamentubo.
    1. Forigi la fulgon de motorcilindro.

    fulgo


    Iel rilatitaj:

    bistrx fajrx materialx sakx varmx