materio

materi/o (1)

  1. [FIZIKO] Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio): la modernaj teorioj pri la materio; neniiĝo de la materio; Pearson difinis la materion 'nematerio en moviĝo'; la leĝo pri la konservo de la materio.
    atomo, elektro, substanco.
  1. Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo: gasa, likva, solida materio; la viva materio; fragmento el osta materio; [...] el kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj (Z); la materio de tiuj strangaj objektoj estas aparte densa kaj peza; la fisia inerta materio.
    formo, materialo.
  1. Nespirita, eksterkonscia kaŭzo de perceptoj: ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin [...] al la materio? (Z).
  • interstela materio
    [ASTRONOMIO] Materio disa inter la steloj, konsistanta el gaso neŭtrala aŭ jonigita, polvo, kosmaj partikloj.
  • malluma materio
    [ASTRONOMIO] (laŭ la praeksploda teorio) Maso ne emisianta lumon, evidentigebla nur pro la gravito de astro, kaj konsistiganta la pli grandan parton de la maso de la universo.
  • materia
    Rilata al la materio: oni konsideru unu materian punkton ( [TEKNIKOJ] : en kiu oni supozas la materion koncentrita); la plej alta Forto, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala (Z); la materia strukturo de molekulo.
    fizika.
  • materieco
    Eco de io materia: kredi je la materieco de la animo.
  • materiiĝo
    1. [FIZIKO] Transformiĝo en materion: la materiiĝo de fotono.
    1. [RELIGIO] Alpreno de materia formo: la materiiĝo de fantomo, de anĝelo.
  • materiismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu la materio estas la sola principo kaj la sola realaĵo en la universo: la antikva materiismo (de Epikuro kaj Lukrecio), la mekanikisma materiismo (de Dideroto k. a.); la historia materiismo (de Markso, laŭ kiu nur la ekonomiaj faktoj regas la tuton de la socia, politika kaj psika vivo).
  • materiisto
    Adepto de materiismo.
  • antimaterio
    Materio, konsistanta el antipartikloj.
  • nemateria
    Ne estanta materio, ne entenanta materion: la plimulto opinias la animon nemateria.
  • nemateriiĝo
    [FIZIKO] Neniiĝo de materiaj partikloj kun iliaj antipartikloj kaj responda estiĝo de energiaj kvantumoj, laŭ la Ejnstejna formulo E = mc².

    materio


    Iel rilatitaj:

    agregx ateismx atomx estx idealx materialx objektx