sapo

*sap/o

  1. Pli-malpli mola substanco, preparita el graso kaj alkalo, uzata por lavpurigi: potasa sapo estas duonsolida; soda sapo estas solida kaj industrie produktata; natra sapo (antikva kaj hejme farita el graso kaj natro); briko da sapo; nigran kornikon sapo ne blankigos (Z); sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas (Z).
    lesivo, flokoj. [VIDU] saponino.
  1. [KEMIO] Salo de metalo kaj grasa acido.
  • sapa
    Rilata al sapo: sapa veziko.
  • sapi (tr)
    Kovri kaj froti lavotan objekton per la ŝaŭmo de sapo: oni devas bone sapi antaŭ ol gargari; bone sapita vizaĝo (Z).
  • sapeca
    Havanta la aspekton de la sapo: sapeca haŭto.
  • sapigi
    [KEMIO] Trakti grason aŭ simplan esteron per alkalo, tiel ke ĝi ŝanĝiĝas al sapo.
  • sapujo
    Ujo, en kiun oni metas tualetsapon, por ĝin transporti.
  • sapumi (tr)
    Sapi: (f) sapumi la okulojn (Z) (severe riproĉi al iu). [VIDU] kapo, lavo, prediko, tani.
  • saparbo
    [BOTANIKO] Sapindo.
  • sapherbo
    [BOTANIKO] Saponario.
  • orienta sapherbo
    [BOTANIKO] Panikla gipsofilo.
  • sapŝtono
    Steatito.
  • ŝaŭmsapo
    Speciala sapo, liveranta multan ŝaŭmon, kaj uzata por razado, lavado de delikataj ŝtofoj ks.
  • ŝmirsapo
    Duonsolida sapo, uzata por krudaj lavoj.
  • tualetsapo
    Fajna sapo, ordinare bonodora, uzata por lavado de la vizaĝo, manoj ks.

    sapo


    Nigran kornikon sapo ne blankigos.Sapumi la olulojn al iu.
    fajna sapo.froti.kruda sapo.lavepurigi.prediko.riproĉi.saponino.sapveziko.ŝaŭmo.ŝaŭmsapo.ŝmirsapo.tani.tualetsapo.
    lavi. pura.

    Iel rilatitaj:

    admonx arbx domx kapx lavx materialx purx tualetx ŝtonx