gudro

gudr/o

  1. Nigra aŭ malhele bruna, tre viskeca miksaĵo de hidrokarbonoj, restaĵo el la piroliza distilado de ligno, karbo, skisto, torfo: ligna, terkarba gudro; [FARMACIO] pina gudro; osta gudro; gudrotuko.
    peĉo.
  1. Bruna aŭ nigra substanco, plej ofte nesolvebla, kromprodukto de organika kemia reakcio.
  • gudra
    Devenanta de gudro aŭ entenanta gudron: gudra oleo; [FARMACIO] gudra akvo.
  • gudri (tr)
    ŝmiri per gudro: gudri ŝipon (Z), ŝnuron; gudrita kartono, pavimo, sablo.

    gudro


    Iel rilatitaj:

    antracenx bitumx materialx ŝipx