kartono

*karton/o

  1. Dika, fortika papero de pli-malpli kruda konsisto: kartono por pakado; ondumita, ledsimila, asfaltita kartono; rompita fenestro ŝtopita per kartono; surglui foton sur kartonon.
  1. Skatolo farita el kartono: kartono por aktoj, por virinĉapeloj.
  1. Detala skizo, farita sur dika papero de desegno efektivigota kiel pentraĵo, tapeto, mozaiko, vitralo ks.
    ŝablono.
  • kartona
    Konsistanta el kartono: malgranda kartona domo (Z); kartona bindaĵo.
  • kartoni (tr)
    Bindi per kartonaj kovriloj.
  • kartonaĵo
    Ia ajn objekto el kartono: fabriko de kartonaĵoj.
  • muldokartono
    Kartono, farita el paperpasto pistita, kungluita, kun eventuala aldono de gipso aŭ argilo, kaj destinita fari objektojn per muldado: masko, pleto el muldokartono.
  • pajlokartono
    Kartono fabrikita el muelita pajlo.
  • ŝtonkartono
    Tre fortika, malmoliĝinta kartono, per kiu oni faras arkitekturajn ornamaĵojn.

    kartono


    Iel rilatitaj:

    asfaltx bindx mantelx materialx