pulvoro

*pulvor/o

  1. Solida substanco, dispecigita en subtilajn erojn: pulvoro de antipirino, oro, arĝento, pipro; kreta pulvoro por purigi la dentojn (B).
  1. Likvo, diserigita en tre malgrandajn gutetojn.
    aerosolo, nebulo.
  • bongustiga pulvoro
    [KUIRARTO] Mononatria glutamato.
  • kvinspica pulvoro
    [KUIRARTO] ĉindevena spicaĵo, konsistanta el pipro, kariofiloj, cinamo, fenkolo, stelanizo kaj sekigitaj mandarinŝeloj.
  • pulvora
    Tre subtile diserigita.
  • pulvoreco
    Stato de substanco pulvorigita: li disfrakasis ĝin ĝis pulvoreco (Z).
  • pulvorigi
    1. Tre subtile dispisti: pulvorigi sukeron (B); (f) tiuj misteroj konsternas eĉ saĝulojn kaj pulvorigas la animon de la popolaĉo (B).
    1. Tre subtile disŝprucigi: pulvorigi parfumon.
  • pulvorigilo
    Ilo, servanta por pulvorigi substancon sekan aŭ likvan.
  • lavpulvoro
    Moderna lav- aŭ lesiv-materialo.
  • bakpulvoro
    [KUIRARTO] Pulvora miksaĵo el kemiaĵoj (natria bikarbonato, acida kalia tartrato, mononatria fosfato k.a.), kiu varmigite estigas gasojn, kaj kiun oni, uzas anst. gisto en multaj bakitaj aŭ frititaj kuketoj. SIN. kemigisto.
    baksodo (Vd sodo).
  • gistpulvoro
    Gistaĵo.
  • kakaopulvoro
    Pulvoro, ricevita el fermentigitaj, rostitaj, senŝeligitaj kaj grandparte senbuterigitaj kakaofaboj.
    ĉokolado.
  • polurpulvoro
    Skrapa pulvoro (ekz. el pumiko, smirgo ks), uzata por poluri per frotado.

    pulvorx


    Iel rilatitaj:

    aglx efloreskx lesivx materialx spicx sukerx