balasto

  1. Peza materialo ( ŝtonoj, sablo ktp), per kiu oni ŝarĝas ŝipon, por certigi ĝian ekvilibron, aŭ aerostaton, por ĝin plipezigi.
  1. [FERVOJO] ŝutaĵo (el ŝotro, gruzo, skorio ks) sub trako, kiu ricevas ŝarĝon de trakveturiloj pere de reloj k ŝpaloj, transdonas ĝin al subkonstruaĵo k samtempe amortizige k flekseble firmigas la trakon.
  1. (f) Superfluaĵo, senutila komplikaĵo: ni, ĉi tie forlasos ĉian superfluan balaston k parolos al vi nur pri [...] (Z); la arta lingvo forĵetis nur tion, kio prezentos en ĝi al nenio servantan balaston (Z).
    balaaĵo.
  • balasti (tr)
    ŝarĝi per balasto: balasti boaton.
  • senbalastigi
    Forĵeti balaston: senbalastigi balonon; (f) senbalastigi la lingvon je senutilaj deklinacioj.
    akvujo.
    balasto

    balasto


    Iel rilatitaj:

    amortizx balax balonx ekvilibrx firmx gruzx komplikx materialx pezx relx sablx skorix trakx vagonx ŝarĝx ŝipx ŝotrx ŝpalx ŝtonx ŝutx