feĉo
*feĉ/o
- ŝlimeca substanco, kiu formiĝas en likvo, precipe alkohola, kaj malrapide surfundiĝas: biera (Z), vina feĉo; sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj (Z) (trempitaj en la vino); la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, sed nur ĝian feĉon elsuĉos la malvirtuloj (X); (f) Moab [...] ripozadis sur sia feĉo (X).
rekremento, sedimento.
RIM. Ne uzu 'feĉo' anst. 'gisto'. - (f) Plej malbona malestiminda parto de io: la feĉo de la homaro.
feĉa
Rilata al feĉo: (f) viv' ignora, feĉa kerne (X).
elĵetaĵo. feĉi (ntr)
Surfundiĝi, pp io senvalora: pasia amanto, en kies pokalo feĉis ĉiam amargusto de la mortkonscio. senfeĉigi
[KUIRARTO] Forigi la estigintan feĉon el la botelkolo dum la ĉampanado.
feĉx
Iel rilatitaj:
bierx
dekantx
deponx
ekskrementoj
materialx
panx